Liège | ||||
---|---|---|---|---|
![]() Metrostacio Liège | ||||
metrostacio • subtera stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 8-a / 9-a | |||
Geografia situo | 48° 52′ 47″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo)48.8796262.326983Koordinatoj: 48° 52′ 47″ N, 2° 19′ 37″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 1 | |||
Jara trafiko | 1 143 956 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 26-a de februaro 1911 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 0613 | |||
Metro-linio | ![]() | |||
Liège [ljɛʒ] (esperante Lieĝo) estas stacio sur linio 13 de la Metroo de Parizo, inter la 8-a kaj 9-a arondismentoj de Parizo.
Stacio
La stacio estis malfermita la 26-an de februaro 1911 fare de Kompanio Nord-Sud, sur linio B, nuna parto de linio 13.
Ĝia unua nomo estis Berlin (Berlino), kaj ĝi estis alinomita Liège (Lieĝo) la 1-an de decembro 1914.
Ĝi situas sub Strato d'Amsterdam, ambaŭflanke de Strato de Liège, ĉirkaŭ 300 metrojn norde de stacidomo Gare de Paris-Saint-Lazare. La stacio eltiras sian nomon de Strato de Liège, kiu kiel la plimulto de stratoj de la Kvartalo de l'Europe, kreita en la 1820-aj jaroj, havas nomojn de grandaj urboj de Eŭropo.
Pro la mallarĝeco de la strato, kajoj ne frontas unu la alian: la stacio konsistas el du apartaj duon-stacioj, norda kaj suda, por priservi ambaŭ direktojn de la linio.
La stacio restis longe fermita post la Dua mondmilito.
Alirejoj
La stacio disponas pri unusola alirejo: ŝtuparo sur inter-ŝoseo fronte al n-ro 21, Strato de Liège.
Interkonektoj
RATP 81 95
Bildgalerio
- Norda duon-stacio
- MF 77 eliras el norda duon-stacio, aŭg. 2008
- Kajo en direkto Sudo→Nordo, aŭg. 2008
- Huy: ponto, kolegiato, citadelo
- Lieĝo: Domo Curtius
- Suda duon-stacio
- Freskoj, julio 2008
- Freskoj, julio 2008
- Fresko de aŭtokurejo de Spa, julio 2008
- Vido de suda duon-stacio, julio 2008
Vidu ankaŭ
- Listo de metrostacioj de Parizo
- Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo
- Linio 13 de la metroo de Parizo