Levoponto estas movebla ponto, kiun oni povas levi kaj mallevi.
Diversaj levpontoj
Eniro de kastelo
Preskaŭ ĉiuj kasteloj de la Mezepoko havis levoponton super sia ĉirkaŭfosaĵo. En levita stato ĝi malebligis la eniron al eventualaj atakantoj aŭ nedezirataj entruduloj. Por pligrandigi la sekureco oni ofte aldonis herson tuj malantaŭ la levoponto.
Baskula ponto
Baskula ponto estas levoponto, kiu malfermiĝas per leviĝo de kontraŭpezitaj "folioj" aŭ "klapoj". Tiaj pontoj tre ofte troveblas tie, kie ŝoseoj aŭ fervojoj devas transpasi navigeblan kanalon aŭ riveron.
Vertikala levoponto
Vertikala levoponto aŭ liftoponto estas levoponto, kies centra planko leviĝas vertikale kvazaŭ lifto.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.