Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Levistiko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Levistiko Levisticum
Levisticum officinale
L. Koch.
Aliaj Vikimediaj projektoj

Levistiko (Levisticum) estas genro en la familio de apiacoj, kaj havas nur unu specion Levisticum officinale. Ĝi estas plurjara herbo tre aroma, kun 2-3-foje plume dividaj, senharaj folioj kaj kun malgrandaj flavetaj floroj. Laŭ origino orient-mediteranea, ĝi ennaturiĝis en Eŭropo kaj Nordameriko, kaj estas kultivata por medicinaj kaj kuirartaj uzoj, i.a. por aromigi supojn, saŭcojn kaj porkaĵojn.[1]

En kuirarto oni uzas la foliojn de la planto, ĉefe en supoj, saŭcoj, salatoj kaj sur viandaĵoj. Ĝi estas bona alternativo por salo.

Bildaro

Referencoj

  1. PIV2, p. 672.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.