Levente MOLNÁR [pr. molna:r] estas rumanuja hungara operkantisto (baritono) naskiĝinta en Remetea (Harghita) (Rumanio) la 5-an de aprilo 1983.
Kariero
Levente Molnár la mezlernejon finis en la Liceo de Muziko kaj Arto Nagy István de Miercurea Ciuc en 2001 kaj poste li studis en la fako pri kanto en Oradea. Li debutis en 2001 en Arado. En 2003 en la operejo Kolozsvári Állami Magyar Opera de Kluĵo li kantis la titolrolojn de la operoj Dido kaj Eneaso de Purcell, Orfeo de Monteverdi, kaj de la opereto Orfeo en Hadeso de Offenbach. Ekde aŭtuno de 2004 li estas ano de la Opera Stúdió Budapeŝto, de 2009 de la Bavaria Ŝtata Operejo de Munkeno.
Fonto
- Retejo de sia naskiĝvilaĝo Arkivigite je 2010-01-18 per la retarkivo Wayback Machine.
- Operejo Hungara Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- Persona retejo
- Spektakloj
- Cardiff singer
- Figaro en Londono
- opera.hu Arkivigite je 2013-05-31 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.