Levanzo | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Mediteraneo | |
Insularo | Egadaj insuloj | |
Supermara alteco | 278 m s.l.m. [+] | |
Koordinatoj | 38° 0′ N, 12° 20′ O (mapo)3812.333333333333Koordinatoj: 38° 0′ N, 12° 20′ O (mapo) | |
Plej alta punkto | Pizzo Monaco | |
- alteco | 278 m s.l.m. | |
Areo | 5,82 km² (582 ha) [+] | |
Loĝantaro | 222 [+] | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
Levanzo | ||
Vikimedia Komunejo: Levanzo [+] | ||
Levanzo estas la plej norda kaj malgranda insulo el la tri Egadaj insuloj (kun Favignana kaj Marettimo) en la Mediteraneo antaŭ la okcidenta bordo de Sicilio. Politike, ĝi apartenas al komunumo Favignana en Provinco Trapani
La insulo havas la surfacon de 5,82 km². La plej granda altaĵo estas Pizzo Monaco kun 278 m. Levanzo havas ĉ. 450 loĝantojn.
La antikva nomo de la insulo estis Phorbantia laŭ tie kreskanta plantospecio. La romianoj nomumis ĝin Levanzo Buccina. La insulo estis longtempe neloĝata kaj servis kiel bovopaŝtejo.
La plej konata vidindaĵo estas la "Grotta del Genovese" kun murpentraĵoj kaj gravuraĵoj el la 10-a jarmilo a.K..
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.