Letero al Borovko (kromnomata ankaŭ Letero pri la deveno de Esperanto[1]) estas letero verkita en la rusa lingvo, kiun Ludoviko Zamenhof adresis al Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, pioniro de la esperanto-movado en tiama Rusio. Ĝia parto, en kiu Zamenhof respondas al Borovko donante klarigojn pri la cirkonstancoj de ekesto de la internacia lingvo Esperanto, estas la plej fama rakonto pri la deveno de Esperanto kaj kiel tia ofte citata de esperantistoj kaj uzata dum informado pri la lingvo.
La ekzakta dato de la letero ne estas certa. En la Originala Verkaro Johannes Dietterle indikas nur 189? (1890-aj jaroj)[2]. Aleksander Korĵenkov en Homarano indikas kiel la daton de la letero la jaron 1896[3].
Esperantlingva traduko de la koncerna parto de tiu letero aperis en 1896 en "Lingvo Internacia". [4]. Kiel aŭtoro de la traduko estas indikita Vladimir Gernet.
La originala, ruslingva teksto de la letero ne estas konata.
Referencoj
- ↑ L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Hachette, Parizo 1925, p. 83
- ↑ Originala Verkaro, p. 419-424
- ↑ Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. Sezonoj / Litova E-Asocio. Kaliningrado / Kaunas. 2009, p. 37.
- ↑ Eltiro el privata letero al s-ro B., "Lingvo Internacia" 1896 n-ro 6–7, paĝoj 115-119