Leteo | |
---|---|
mita rivero • Oceanido | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Leteo[1] aŭ Leto[2] (antikve-greke Λήθη, Lḗthē, latine Lēthē) estas rivero, kiu en la helena mitologio fluas en Hadesa subtera regno kaj la nomo signifas "forgeso". Ĝi enfluas en riveron Stikson.
Animoj de mortintoj, kiuj trinkis akvon el la rivero forgesis sian surteran vivon. Leteo estas uzata en metafora senco (fali en Leteon – esti forgesita, malaperi sen memorindaĵo).
Realaj riveroj
Laŭ antikvaj aŭtoroj estas rivero de forgeso signata rivero Limio sur nordokcidento de Iberio. La rivero de forgeso ankaŭ inspiris nomadon de la rivero Leto en Alasko.
Referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Léthé en la ĉeĥa Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.