Letanovce | |
hungare: Létánfalva, germane: Lethensdorf | |
municipo | |
Vido al Letanovce | |
Oficiala nomo: Letanovce | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Spišská Nová Ves |
Administra municipo | Spišská Nová Ves |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Slovaka paradizo |
Rivero | Brusník |
Situo | Letanovce |
- alteco | 511 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 58′ 40″ N 20° 27′ 51″ O / 48.97778 °N, 20.46417 °O (mapo) |
Areo | 21,380 km² (2 138 ha) |
Loĝantaro | 2 155 (31.12.2010) |
Denseco | 100,8 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1250 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 053 13 |
Telefona antaŭkodo | +421-53 |
Aŭtokodoj | SN |
NUTS | 543284 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Letanovce | |
Retpaĝo: www.letanovce.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Letanovce (hungare Létánfalva germane Lethensdorf) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Letanovce situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Poprad-Spišská Nová Ves. La lasta urbo troviĝas je 9 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1250 en formo "Lethon". En 1299 oni fondis tie abatejon, kiu cindriĝis en 1436. En 1787 loĝis tie 573 vilaĝanoj en 84 domoj, en 1828 698 vilaĝanoj en 97 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Létánfalva 727 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Nová Ves, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Letanovce 1933 homoj, (1480 slovakoj, 397 ciganoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika romanika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 13-a jarcento, post jarcento gotikiĝis, en la 18-a jarcento barokiĝis
- ruinoj de la abatejo