Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lescar (stacidomo).
Lescar
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 64335 [+]
Poŝtkodo 64230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 524  (2021) [+]
Loĝdenso 359 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 20′ N,  25′ U (mapo)43.325-0.41611111111112Koordinatoj: 43° 20′ N,  25′ U (mapo) [+]
Alto 154 m [+]
Areo 26,5 km² (2650 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lescar (Pyrénées-Atlantiques)
Lescar (Pyrénées-Atlantiques)
DEC
Lescar
Lescar
Situo de Lescar
Lescar (Francio)
Lescar (Francio)
DEC
Lescar
Lescar
Situo de Lescar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lescar [+]

Lescar (eŭske Leskarre) estas franca komunumo, en la departemento Atlantikaj Pireneoj kaj en la regiono Nova Akvitanio.


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio

Piede de la monteto, sur kiu etendiĝas la aktuala Lescar iam troviĝis la citadelo (oppidum) Beneharnum, ĉefurbo de la « Beneharnanoj ». Tiu akvitania popolo donis sian nomon al la provinco Bearno. La citadelo iĝis romia urbo jam en la 3-a jarcento. Beneharnum estis ĝistere detruata ĉirkaŭ 841 far la Vikingoj. Nova urbo, Lescar, disvolviĝis sur la monteto ekde la 12-a jarcento. Ties episkopo prezidis la Bearnajn Ŝtatojn kaj la navaraj reĝoj elektis la katedralon, kiel sia sepultejo. Nuntempe, Lescar iĝis restadeja satelita urbo de Paŭo .

Kultura heredaĵo

  • Katedralo de Lescar
  • Dipatrina Katedralo. La konstruaĵon, komencitan en 1120, ruinigis protestantoj dum la reĝado de Jeanne d'Albret. Gravaj restaŭradoj, dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, savis la ĥorejon de ruiniĝo. La absido konservis romanikan arkitekturon. Sur la ĥoreja planko, mozaiko el la 12-a jarcento bildigas ĉasan scenon (kun la fama kripla maŭra arkĉasisto). Henriko la 2-a d'Albret, Katerina de Foiso, Margareta de Angoulemo, Francisko Febo ĉi tie tombokuŝas.

Urbaraj aŭtobusoj

Lescar ĉepasas la linioj 2, 8, 9 kaj Ovaligne de la « STAP » (paŭaj urbaraj transportoj).

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.