Les quatre cents coups
filmo
Originala titolo Les Quatre Cents Coups
Originala lingvo franca lingvo  angla lingvo
Kina aperdato 4 maj. 1959, 3 jun. 1959, 16 nov. 1959
Ĝenro filma dramo, krimfilmo
Kameraado Henri Decaë
Reĝisoro(j) François Truffaut
Produktisto(j) François Truffaut
Scenaro François Truffaut  Marcel Moussy
Filmita en Parizo
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Jean Constantin
Rolantoj Jean-Pierre Léaud  Claire Maurier  Albert Rémy  Guy Decomble  Georges Flamant  Jeanne Moreau  Jean-Claude Brialy  Jacques Demy  Jacques Monod  Henri Virlogeux  Charles Bitsch  Christian Brocard  Claude Mansard  François Nocher  François Truffaut  Jacques Audiberti  Jacques Doniol-Valcroze  Jacques Laurent  Jean Constantin  Jean Douchet  Jean-Luc Godard  Jean-Paul Belmondo  Laure Paillette  Louise Chevalier  Luc Andrieux  Marius Laurey  Philippe de Broca  Pierre Repp  Robert Beauvais  Serge Moati  Simone Jolivet  Yvonne Claudie
Produktinta firmao Les Films du Carrosse
IMDb

Les quatre cents coups (La kvar cent faroj) estas franca filmo de François Truffaut aperinta en 1959.

Temo

Grandparte aŭtobiografia, la filmo rakontas la malfacilan infanecon de Antoine Doinel, interpretita de Jean-Pierre Léaud, liajn rilatojn kun siaj gepatroj, liajn ŝteletojn, kio havigos al li esti enfermita en centro por deliktaj neplenaĝuloj.

Fine de la 1950-aj jaroj, Antoine Doinel, 12-jara, vivas en Parizo inter malmulte amanta patrino kaj sensignifa duonpatro. Li plagias la finon de La Recherche de l'absolu dum franclingva redaktado. La profesoro atribuas al li nul poenton je la granda konfuzo de Antoine, kiu fakte nevole memoris parton kiun li legis antaŭ nelonge.

Antoine Doinel sentas fervoran admiron por Balzac. Li dediĉis al li altaron, kandelo lumigas portreton de la verkisto kaj bruligas kurtenon, provokante la koleron de liaj gepatroj. Krome, malmilde traktita de profesoro pri la franca, aŭtoritatema kaj maljusta, li transiras kun sia kunulo René de foresto el la lernejo al mensogo. Poste estas fuĝo, ŝtelo de skrib-maŝino kaj polica komisarejo. Liaj gepatroj, ne plu volante lin akcepti, konfidas lin al « Prizorgata edukado ». Porinfana juĝisto tiam lokas lin en Centron de observado, kie li eĉ estas senigata de vizito de sia amiko René. Profitante futbal-matĉon, Antoine eskapas. Postsekvata, li kuras tra la kamparo ĝis la maro kaj turniĝas al la kamerao.

La spiralo en kiu la juna Doinel enprofundiĝas estas priskribita kun sentemeco tamen ankaŭ kun firmeco. Ĝi estas des pli kortuŝa, ke la filmo paralele montras la daŭran mallertan bonvolemon de la heroo. La spektanto facile identiĝas kun Antoine Doinel, kun kiu Jean-Pierre Léaud, debutanta aktoro ŝajnas plene kunfandiĝi. La emocia konfuzo kaj la antaŭenira fuĝo de la adolesko estas de ĉiuj epokoj.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

  • Jean-Pierre Léaud: Antoine Doinel
  • Claire Maurier: Gilberte Doinel (patrino)
  • Albert Rémy: Julien Doinel (duonpatro)
  • Patrick Auffay: René Bigey (kunulo)
  • Armand Coppello: Petit peu (kunulo)
  • Guy Decomble: (petite feuille)
  • Georges Flamant: S-ro Bigey
  • Richard Kanayan: Hirta lernanto
  • Bernard Abbou: Abbou
  • François Nocher: Deliktulo
  • Daniel Couturier: Bertrand Mauricet
  • Renaud Fontanarosa: Infano
  • Michel Girard: Infano
  • Henry Moati: Infano
  • Gérard Van Ruymbeke: Infano
  • Jean-François Bourguignon: Infano
  • Michel Lesignor: Infano
  • Robert Beauvais: Lernejestro
  • Jacques Monod: Komisaro
  • Claude Mansard: Porinfana juĝisto
  • Pierre Repp: Profesoro pri angla lingvo
  • Henri Virlogeux: Gardisto
  • Marius Laurey: Inspektoro Cabanel
  • Luc Andrieux: Profesoro pri gimnastiko
  • Yvonne Claudie:S-ino Bigey
  • Jeanne Moreau: Virino kun hundo
  • Jean-Claude Brialy: Amindumanto
  • Christian Brocard
  • Bouchon
  • Laure Paillette: Klaĉulino
  • Louise Chevalier: Klaĉulino
  • François Truffaut: Viro ĉe foira festo
  • Philippe De Broca: Viro ĉe foira festo
  • Jacques Demy: Policano en komisarejo
  • Charles Bitsch: Policano en komisarejo
  • Jean Douchet: Amanto de Gilberte
  • Jean-Luc Godard: Voĉo
  • Jacques Audiberti
  • Jean Constantin
  • Jacques Doniol-Valcroze
  • Marianne Girard
  • Simone Jolivet
  • Jacques Laurent

Rekompencoj

  • 1959: Festivalo de Cannes: premio por reĝisorado
  • Granda premio "Fémina" Belga de kino
  • Premio de monda festivalo de Akapulko
  • Premio "Joseph Burstyn" por plej bona alilanda filmo
  • Premio por plej bona alilanda filmo atribuita novjorka recenzo
  • 1959: Premio Méliès

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.