Les Mots Esperanto : groupés selon le sens | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Marcel Bobin | |
Eldonjaro | 1906 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | Imprimerie Centrale Espérantiste | |
Paĝoj | 160 | |
Les Mots Esperanto : groupés selon le sens estas Esperanta-franca vortareto kie la vortoj estas laŭteme grupigitaj. Ĝi estas verkita de Marcel Bobin en 1906. Reeldono okazis ĉe Imprimerie Centrale Espérantiste el Parizo en 1927.
Krom superrigardo de la precipaj Esperantaj lingvo-elementoj (prefiksoj, sufiksoj, tabelvortoj, pronomoj, prepozicioj, adverboj, konjunkcioj, interjekcioj), jenaj temoj estas pritraktitaj :
- La individua vivo (la homa korpo, la farto kaj malsanoj, la manĝaĵoj, la vestoj kaj tualeto);
- La familia vivo (la familio, la religio, la domo kaj meblaro, la mastraĵo kaj hejmaj uzaĵoj, la ludoj, sportoj kaj vojaĝoj);
- La socia vivo (la ŝtato, la armeo, la urbo, la tagoj kaj monatoj, la komerco);
- La intelekta vivo (la lernejo, la nombroj, la scienco, la literaturo kaj artoj, la animo);
- La universala vivo (la ĉielo kaj atmosfero, la tero, la kampkulturo, la bestoj, la kreskaĵoj, la mineraloj, la industrio).
Finfine la libreto ankaŭ enhavas listeton de falsaj amikoj en Esperanto.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.