Les Triplettes de Belleville | |
---|---|
longa movbilda filmo | |
Originala titolo | Les Triplettes de Belleville |
Originala lingvo | franca lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 11 jun. 2003 |
Ĝenro | tradicie farita movbildo |
Reĝisoro(j) | Sylvain Chomet |
Produktisto(j) | Didier Brunner • Paul Cadieux • Regis Ghezelbash |
Scenaro | Sylvain Chomet • Jacques Tati |
Loko de rakonto | Parizo • Belleville |
Muziko de | Benoît Charest |
Rolantoj | sen valoro |
Produktinta firmao | France 3 Canal+ Telefilm Canada Société de développement des entreprises culturelles Charente Puatuo-Ĉarentoj National Centre of Cinematography and Animated Pictures Flandrio BBC Radio Bristol BBC Worldwide |
Honorigoj | Academy of Canadian Cinema and Television Award for Best Motion Picture |
IMDb | |
Les Triplettes de Belleville (Esperante: La Triopo el Belvil) estas franca-belga-kanada animacia filmo de la franca animaciisto, pentristo kaj scenaristo Sylvain Chomet. Ĝi baziĝas sur lia verko aperinta en 2003.
Rakonto
La filmo komenciĝas per varietea spektaklo, ensceniganta tri (ankoraŭ junajn) kantistinojn, la "La triopo el Belvil".
En Francio, sinjorino Suza edukas sian nepon, Ĉampion-on, junan malgajan orfon.
Por distri Ĉampion-on, la avino unue aĉetas hundon, Bruno, al li. Poste, vidante ke la hundo ne sukcesas gajigi lin, ŝi aĉetas elektran trajneton al li. Sensukcese, la knabo daŭre restas melankolia. Fine, ordigante la dormoĉambron de Ĉampion, sinjorino Suza malkovras libron kun fotoj de biciklantoj. Ŝi tuj decidas aĉeti triciklon al li, kaj la infano fine montriĝante pasiita de io, post jaroj da trejnado, konkuras sur la vojoj de la bicikla vetkuro "Tour de France". Tamen, Ĉampion elĉerpita malfruas ĉe la fino, kaj li estas kaptita de misteraj nigre vestitaj viroj, kiuj forprenas lin kun du aliaj partoprenantoj trans Atlantikan oceanon.
Por retrovi sian nepon, sinjorino Suza ne hezitas transiri oceanon per pedalfloso ĝis fora Belvil. Alveninta en Usonon, ŝi restas senmona, sed renkontas (per muziko kaj kanzono) tri maljunajn virinojn — la Triopo el Belvil. La Triopo kunprenas sinjorinon Suza en sian loĝejon, kaj partoprenigas ŝin al unu el siaj spektakloj kiel muzikistinon. Dum la spektaklo, sinjorino Suza ekvidas la anojn de Franca Mafio, kiuj strange similas al la viroj, kiuj forprenis Ĉampion-on. Helpata de la Triopo, ŝi sukcesas postsekvi ilin kaj liberigi sian nepon post memorinda postkuro.
Teĥnikaĵoj
- Titolo: Les Triplettes de Belleville
- Reĝisoro: Sylvain Chomet
- Scenaro: Sylvain Chomet
- Grafismo: Sylvain Chomet (tre inspirita de Nicolas De Crecy por la dekoroj)
- Kreado kaj direktado de dekoroj: Evgeni Tomov
- Koloraj dekoroj, Ĉef-dekoristo: Thierry Million
- Animado: Pieter Van Houte, Sylvain Chomet, Jean-Christophe Lie, Benoît Feroumont
- Trukoj: Pieter Van Houte
- Muziko: Benoît Charest
- Muzikistoj: Thomas Dutronc (sol-gitaro), Christopher B.J. Smith (trombono kaj tubjo)
- Muntado: Chantal Colibert Brunner
- Devenlandoj: Belgio, Kanado, Francio
- Produktoroj: Viviane Vanfleteren, Régis Ghezelbash, Colin Rose
- Delegitaj produktoroj: Didier Brunner, Paul Cadieux
- Produktaj firmaoj: Les Armateurs (Francio), France 3 Cinéma (Francio), RGP Productions (Francio), Production Champion (Kanado), Vivi Film (Belgio)
- Distribuaj firmaoj: Diaphana Films por Francio, Celluloïd Dreams por eksterlando
- Formato: Kolora — 1.66:1 — Dolby Digital — 35 mm
- Ĝenro: Animacio, Komedio
- Daŭro: 78 minutoj
- Aperdato: 11-a de junio 2003 en Francio
Rolantoj
- Lina Boudreau: Voĉo de La Triopo
- Mari-Lou Gauthier: Voĉo de La Triopo
- Michèle Caucheteux: Voĉo de La Triopo
- Béatrice Bonifassi: Kantita voĉo de La Triopo
- Charles Prévost-Linton: Kantita voĉo
- -M-: Kantita voĉo (fina prezento)
- Jean-Claude Donda: Voĉo
- Michel Robin: Voĉo
- Monica Viegas: Voĉo
Rekompencoj
- 2004: Ora stelo de filmo (Francio)
- 2005: Premio "Génie"