Les Sablons | ||||
---|---|---|---|---|
Jardin d'Acclimatation | ||||
![]() | ||||
metrostacio • subtera stacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Komunumo | Neuilly-sur-Seine | |||
Geografia situo | 48° 52′ 51″ N, 2° 16′ 21″ O (mapo)48.8809017990772.2725390854222Koordinatoj: 48° 52′ 51″ N, 2° 16′ 21″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 2 | |||
Jara trafiko | 3 954 920 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 29-a de aprilo 1937 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 2908 | |||
Metro-linio | ![]() | |||
Les Sablons [le sablɔ̃] estas stacio sur linio 1 de la Metroo de Parizo situanta en komunumo Neuilly-sur-Seine.
Stacio
La stacio estis malfermita en 1937 okaze de plilongigo de la linio inter Porte Maillot kaj Pont de Neuilly, realigita sub Avenuo de Neuilly fariĝinta Avenuo Charles de Gaulle.
La stacio eltiras sian nomon el la ebenaĵo de Sablons, kie troviĝis sablejoj uzataj por elpreni sablon necesan al konstru-laboroj de Parizo.
Nom-platoj de la stacio estas subtitolitaj « Jardin d'Acclimatation », nomo de la Ĝardeno de alklimatiĝo situanta proksime, en la Bosko de Boulogne, aneksita de urbo Parizo depost 1929.
Alirejoj
1. Para flanko de numeroj de Avenuo Charles de Gaulle (norde)
- 52, Avenuo Charles de Gaulle (direkte al Strato Berteaux-Dumas kaj Placo du Marché)
- 70, Avenuo Charles de Gaulle (direkte al Strato Louis-Philippe, kaj direkte al norda parto de Strato d'Orléans)
2. Malpara flanko de numeroj de Avenuo Charles de Gaulle (sude)
- 85, Avenuo Charles de Gaulle
- 103, Avenuo Charles de Gaulle (direkte al suda parto de Strato d'Orléans, direkte al Ĝardeno de alklimatiĝo)
Interkonektoj
RATP 73
N11 N24
Proksime
- Unu el la elirejoj eliras antaŭ la sidejo de televidkanalo "M6"
- Norde de Bosko de Boulogne, la Ĝardeno de alklimatiĝo
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.