Ĉi tiu artikolo traktas datojn de lernejaj ferioj en diversaj landoj. Por difino rigardu ĉe "ferio".

Albanio

paskajde 30-a de marto ĝis 6-a de aprilo por elementaj lernejoj, alikaze nur unu tago
pentekostajunu tago
somerajkutime de 1-a de julio ĝis 15-a de septembro
kristnaskajde 25-a de decembro ĝis 4-a de januaro

Aŭstrio

semestrajunu semajno en februaro, varias laŭ federacia lando
paskajde la semajnfino antaŭ pasko ĝis lundo aŭ mardo post pasko
pentekostajunu tago (mardo post pentekosto), ne ekzistas en Vorarlberg
somerajen kelkaj federaciaj landoj proksimume de 1-a de julio ĝis 31-a de aŭgusto, en la ceteraj unu semajnon pli malfrue
kristnaskajde 24-a de decembro ĝis 6-a de januaro

Unuopaj lernejoj rajtas decidi pri kelkaj pliaj tagoj.

Pliaj informoj (nacilingvaj) estas ĉe http://www.bmbwk.gv.at/schulen/termine/termine.xml Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine .

Belgio

karnavalajla karnavala semajno
paskajdu semajnoj
someraj1-a de julio ĝis 31-a de aŭgusto
festo de ĉiuj sanktulojunu semajno ĉirkaŭ la 1-a de novembro
kristnaskajdu semajnoj ĉirkaŭ kristnasko kaj novjaro

Pliaj informoj (nederlandlingvaj) estas ĉe http://www.ond.vlaanderen.be/infolijn/faq/schoolvakanties/ .

Brazilo

Ne estas oficiala kalendaro por lernejaj ferioj en Brazilo. La leĝo nur ordonas ekzistado de 200 lernaj tagoj en jaro, kiu oni povas plenigi laŭvole, sekve, ĉiuj lernejoj havas siajn proprajn lernejajn kalendariojn, kiu eĉ povas varii de jaro al jaro en sama lernejo. Ĝenerale oni komencas la lernojaro en februaro kaj finas en decembro.

novjarajde ĉirkaŭ 15-a de decembro ĝis la 1-a de februaro
karnavala5-6 tagoj dum karnavalo ordinare en februaro, tio dependas de luna kalendaro)
vintrajordinare ekde la fino junio ĝis la fino de julio

Aldone ekzistas kelkaj unuopaj liberaj tagoj.

Ĉinio

novjaraj3 tagoj ĉirkaŭ la 1-a de januaro
vintrajordinare en januaro kaj februaro, tio dependas de ĉina luna kalendaro) / 20-25 tagoj inkluzive Printempa Festo (ĉina novjaro)
Laborista Tago7 tagoj ĉirkaŭ la 1-a de majo
somerajordinare ekde la fino junio ĝis la fino de aŭgusto / du monatoj
Nacia Festo7 tagoj ĉirkaŭ la 1-a de oktobro

Aldone ekzistas kelkaj unuopaj liberaj tagoj.

La informoj estas definitivaj nur por provinco Anhui (mez-orienta Ĉinio). Precipe en regionoj de naciaj malplimultoj povas esti alie.

Estonio

paskaj9 tagoj, lasta plena semajno de marto
somerajekde la unua plena semajno de junio ĝis la fino de aŭgusto
aŭtunaj9 tagoj, fino de oktobro - komenco de novembro
kristnaskaj16 tagoj, ekde la Kristnasko ĝis la Epifanio

Pliaj informoj (nacilingvaj) estas ĉe http://www.hm.ee/index.php?046359

Finnlando

sportaj (vintraj)unu semajno en semajno 8, 9 aŭ 10 laŭ regiono
paskajkvar tagoj
pentekostajunu tago
somerajkomenciĝas plej ofte en la unuaj tagoj de junio, finiĝo varias, sed estas plej ofte en la mezaj semajnoj de aŭgusto
aŭtunajen oktobro, daŭro unu tago ĝis (plej ofte) unu semajno
kristnaskajunu ĝis du semajnoj

Lernejo rajtas tre libere decidi pri ferioj. Tamen limigoj estas en la baza instruado: en unu jaro devas esti 190 lernejaj tagoj (sendependeca tago, epifanio aŭ unuamaja tago nesemajnfine povas malpliigi tion). La lasta lerneja labortago en printempo devas esti en semajno 22.

Francio

vintraj2 semajnoj inter 10/2 kaj 12/3
printempaj2 semajnoj inter 31/03 kaj 02/05, ne nepre ĉirkaŭ pasko
pentekostajnur pentekosta lundo (kiu ne estas ĝenerala festotago)
somerajkutime de 04/07 ĝis 04/09; tamen multaj finas poste aŭ

komencas antaŭe en lokoj, kie ekzistas pli "malpezaj" semajnoj (oni kompensas la hormankon per mallongigo de ferioj)

aŭtunajunu kaj duona semajno, inter 25/10 kaj 6/11
kristnaskaj2 semajnoj, inter 23/12 kaj 08/01

La datoj varias laŭ la loko: ekzistas tri partoj en la lando, por eviti, ke ĉiuj estu sur la vojoj kaj en la ferilokoj samtempe.

La supraj datoj validas en la lernejoj, kiuj laboras kvar kaj duonan tagojn semajne; kie estas nur kvar tagoj da laboro semajne, la ferioj perdas kelkaj tagojn (surloka aranĝo, ne nacia).

Pliaj informoj (nacilingvaj) estas ĉe http://www.education.gouv.fr/bo/2003/32/MENE0301509A.htm http://www.education.gouv.fr/pid184/le-calendrier-scolaire.html?dept=0&annee=2

Germanio

paskajunu ĝis tri semajnoj
pentekostajne ĉiam / ĉie, plej ofte unu tago aŭ unu semajno
somerajses semajnoj inter mezo de junio kaj mezo de septembro
aŭtunajunu ĝis tri semajnoj en oktobro
kristnaskajalmenaŭ de kristnasko ĝis novjaro, parte unu aŭ du tagojn antaŭe, parte ankaŭ poste; foje la tutan unuan semajnon de januaro, precipe en federaciaj landoj, kiuj festas la 6-an de januaro (Tri Reĝoj).

La datoj varias laŭ federaciaj landoj. En kelkaj federaciaj landoj aldone ekzistas vintraj ferioj en januaro. Hamburgo havas printempajn feriojn en marto anstataŭ paskajn.

Unuopaj lernejoj rajtas decidi pri kelkaj pliaj tagoj (ĉi tiu regulo eble ne validas en ĉiuj federaciaj landoj).

Pliaj informoj (nacilingvaj) estas ĉe http://www.kmk.org/schul/home.htm?ferien .

Israelo

paskajdu semajnoj en marto - aprilo (plus kelkaj unutagaj festoj dum la printempo)
pentekostajunu semajno en majo
somerajekde la 21-a de junio gis la 31-a de augusto
aŭtunajdu semajnoj je la fino de septembro - komenco de oktobro
vintrajunu semajno je la fino de decembro

Atentu, ke temas pri judaj pasko kaj pentekosto, kies datoj povas devii de la kristanaj festoj.

Italio

La jenaj estas la ferioj de regiono Veneto (venecia regiono) kaj povas varii aliloke. Ĝenerale estas difinite, ke la lecionaj tagoj devas esti minimume 200.

paskajde ĵaŭdo antaŭ pasko ĝis mardo post pasko
karnavalajde la lasta dimanĉo de karnavalo ĝis merkredo post la

lasta tago de karnavalo, nur en kelkaj regionoj

somerajde la dua semajno de junio ĝis la dua semajno de

septembro

kristnaskajde la 24-a de decembro ĝis la 7-a de januaro

Krome oni kutime aldonas tagojn al diversaj festotagoj por daŭrigi libertempon.

La datoj varias laŭ regiono.

Pliaj informoj (nacilingvaj) estas ĉe http://www.edscuola.it/archivio/calendario.html

Litovio

paskajdepende de la dato de pasko, daŭro ne fiksita
somerajde la 8-a aŭ de la 18 - a de junio ( por klasoj, kiuj ne ekzameniĝas) ĝis la 31 -a de aŭgusto ( inkluzive)
aŭtunajde la 31 - a de oktobro ĝis la 6-a de novembro ( inkluzive)
kristnaskajde la 24 - a de decembro ĝis la 6-a de januaro ( inkluzive)
aldonaj feriojlaŭ elekto de lernejoj

La suma daŭro dependas ankaŭ de tio, ĉu la koncerna lernejo laboras 5 aŭ 6 tagojn semajne.

Nederlando

printempaj / paskaj / majajvarias
somerajses semajnoj (bazaj lernejoj 8 aŭ 9 semajnoj)
aŭtunajvarias
kristnaskajdu semajnoj ĉirkaŭ kristnasko kaj novjaro

La datoj varias laŭ regionoj.

Pliaj informoj (nacilingvaj) estas ĉe http://www.minocw.nl/factsheets/337 Arkivigite je 2006-11-05 per la retarkivo Wayback Machine .

Nepalo

somerajen junio/julio depende de luna kalendaro, unu monato
nacia grandega festivalo Dashai kaj Tiharunu monato; la festivalo okazas en oktobro
vintraj (pro malvarma sezono)en decembro, diverse

Oni diras, ke Nepalo estas lando de festivaloj. Pro tio oni povas ferii pli ofte, unu aŭ du tagojn dum la aliaj monatoj.

Pollando

paskajde la verda ĵaŭdo ĝis unua mardo post Pasko
somerajkutime de la unua sabato post 18-a de junio ĝis 1-a de septembro
kristnaskajde 22-a aŭ 23-a ĝis 31-a de decembro (efektive 1-a de januaro)
vintrajdu semajnoj januare / februare (varias inter provincoj)

Svedujo

skiaunu semajnon en marto aŭ fino de februaro, semajnon 8-an, 9-an, 10-an aŭ 11-an depende je kie en la lando
paskaunu semajnon, aŭ ĝis aŭ ekde pasko, depende je kie en la lando
ĉieliraĵaŭdo la kvardeka tago post pasko estas nacia feria tago, kio fariĝas en praktiko kvar- aŭ kvintaga "semajnofino"
somerakutime ekde la dua semajno de junio ĝis la tria semajno de aŭgusto, ĉe kelkaj lernejoj pli malfrue
aŭtunaunu semajnon oktobre aŭ novembre
kristnaskaĉirkaŭ tri semajnojn ekde ĉirkaŭ 16-an - 19-an de decembro

La datoj varias ĉe unuopaj lernejoj.

Svislando

sportaj (vintraj)unu ĝis du semajnoj inter fino de januaro kaj komenco de majo
printempajkutime du semajnoj inter komenco de aprilo kaj komenco de majo
pentekostajnur pentekosta lundo
somerajen germanlingvaj kantonoj 5 ĝis 6 semajnoj, en franclingvaj iom pli, en Tiĉino 11 semajnoj; komenciĝas plej ofte fine de junio / komence de julio, en aliaj kantonoj pli malfrue
aŭtunajunu ĝis tri semajnoj
kristnaskajĉirkaŭ kristnasko kaj novjaro

La datoj varias laŭ kantonoj.

Pliaj informoj (germanlingvaj) estas ĉe http://www.ides.ch/ferienliste/mainFe_d.html

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.