Leopold Vermeiren | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1914 en Deurne (Belgio) | |
Morto | 14-an de decembro 2005 (91-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Belgio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • sciencfikcia verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Leopold VERMEIREN (naskiĝis en Deurne (Belgio) la 7-an de aprilo 1914, mortis la 14-an de decembro 2005 en Mortsel) estis unu el la plej renomaj flandraj verkistoj por junuloj. Li precipe estas konata kiel aŭtoro de serio da aventuroj ĉirkaŭ De Rode Ridder (La ruĝa kavaliro), el kiu oni poste faris same furoran bildstrian serion, al kiu li mem ne vere kunlaboris.Vermeiren lernis Esperanton kaj ankaŭ li mem tradukis iujn de liaj poemoj al Esperanto[1]. Kune kun Rik De Roover kaj Roger De Klerk li verkis libreton pri Esperanto kaj L.L. Zamenhof sub la titolo: Esperanto! - Historische verhalen voor de jeugd (Esperanto!, historiaj rakontoj por la junularo)[2].
Tradukoj
Al Esperanto
Jam sep verkoj estis tradukitaj al Esperanto
- La egipta dancistino: kvar erotikaj rakontoj; 1999; tradukis Lode Van de Velde, eldonis Flandra Esperanto-Ligo.
- La brulanta kastelo; 1997; tradukis Ivo Durwael, eldonis Flandra Esperanto-Ligo.
- La bela petveturantino: ses erotikaj rakontoj; 1996; tradukis Lode Van de Velde, eldonis Flandra Esperanto-Ligo.
- La ludanta lumo: kvin erotikaj rakontoj; 1995; tradukis Cor Willems, eldonis Flandra Esperanto-Ligo.
- La nuda feino: ok erotikaj rakontoj; 1993, tradukis Ivo Durwael, eldonis Flandra Esperanto-Ligo.
- Ora papilio: por infanoj, eldonis Flandra Esperanto-Ligo.
- Pum, la koboldo: por infanoj, eldonis Flandra Esperanto-Ligo.
Tradukoj tra Esperanto
Kelkaj el liaj verkoj estas – tra Esperanto – tradukitaj al aliaj lingvoj, ekz. la hungara:
- (1994) A meztelen tündér (La nuda feino), hungara
- (1995) Az arany lepke (La ora papilio),, hungara
- (1995) Pum, a kobold (Pum, la koboldo), angla
- (1996) A Vörös Lovag 1. (La Ruĝa Kavaliro 1), hungara
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ (nl) Esperanto Panorama, Leopold Vermeiren over Esperanto, (PDF) n-ro 3, p. 4, majo-junio 1975.
- ↑ (nl) Rik De Roover, Leopold Vermeiren, Roger De Klerk, Esperanto! Historiaj rakontoj por la junularo, eld. De Sikkel, 198, EAN 9789026048500.