Leopold Stokowski | |
---|---|
Leopold Stokowski, fotita de George Grantham Bain | |
Persona informo | |
Naskonomo | Leopold Anthony Stokowski |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1882 en Londono |
Morto | 13-an de septembro 1977 (95-jaraĝa) en Nether Wallop |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | East Finchley Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Reĝa Kolegio de Muziko • Reĝina Kolegio |
Familio | |
Patro | Kopernik Jozef Boleslawowicz Stokowski |
Patrino | Annie Marion Moore |
Edz(in)o | Gloria Vanderbilt • Olga Samaroff • Evangeline Johnson Merrill |
Infanoj | Sonya Stokowski • Gloria Luba Stokowski • Andrea Sadja Stokowski • Leopold Stanislaus Stokowski • Christopher Stokowski |
Okupo | |
Okupo | dirigento • komponisto • orgenisto |
Verkoj | Fantasia |
TTT | |
Retejo | http://www.stokowskisociety.net |
Leopold Anthony Stokowski (18a de aprilo 1882 - 13a de septembro 1977) estis brita dirigento de pola kaj irlanda devenoj. Unu el la ĉefaj dirigentoj de la komenco kaj mezo de la 20a jarcento, li estis plej bone konata pro sia longa asocio kun la Filadelfia Orkestro kaj pro sia apero en la filmo Fantasia. Li elstaris speciale pro sia manlibera dirigenta stilo kiu rifuzis la tradician taktobastonon kaj por akiri karakteran majestan sonon el la orkestrojn kiujn li dirigentis.
Kariero
En Usono, Stokowski dirigentis kun la Cincinnati Symphony Orchestra, la Filadelfia orkestro, la NBC Symphony Orchestra, la Novjorka Filharmonio, la Houston Symphony Orchestra, la Symphony of the Air kaj multaj aliaj. Li estis ankaŭ la fondinto de la All-American Youth Orchestra, la New York City Symphony, la Hollywood Bowl Symphony Orchestra kaj la American Symphony Orchestra. Li dirigentis la muzikon por kaj aperis en kelkaj holivudaj filmoj, kiaj ĉe la filmo de Disney nome Fantasia, kaj estis longdaŭra defendanto de nuntempaj komponistoj, farante multajn premierojn de nova muziko dum sia 60-jara dirigenta kariero. Stokowski, kiu faris sian oficialan dirigentan debuton en 1909, aperis en publiko por la lasta fojo en 1975 sed plue faris registraĵojn ĝis Junio 1977, kelkajn monatojn antaŭ sia morto je aĝo de 95.
Elstaraj koncertopremieroj
- Edgard Varèse, Ameriques, Filadelfia orkestro, Filadelfio, 9a de aprilo 1926
- Sergei Rachmaninoff, Kvara Pianokoncerto, komponisto kiel soloisto, Filadelfia orkestro, 1927
- Sergei Rachmaninoff, Rhapsody on a Theme of Paganini, komponisto kiel soloisto, Filadelfia orkestro, Baltimore, 7a de novembro1934
- Sergei Rachmaninoff, Tria Simfonio, Filadelfia orkestro, 1936
- Arnold Schoenberg, Violonkoncerto, Louis Krasner kiel soloisto, Filadelfia orkestro, 6a de decembro 1940
- Arnold Schoenberg, Pianokoncerto, Eduard Steuermann kiel soloisto, NBC Symphony Orchestra, Novjorko, 16a de februaro 1944
- Nathaniel Shilkret, Koncerto por Trombono, Tommy Dorsey kiel soloisto, New York City Symphony Orchestra, 15a de februaro 1945
- Alan Hovhaness, Simfonio No. 2, Mysterious Mountain, Houston Symphony Orchestra, Houston (Teksaso), 1955
- Charles Ives, Kvara Simfonio, American Symphony Orchestra, Carnegie Hall, Novjorko, 26a de aprilo 1965
Elstaraj registropremieroj
- Jean Sibelius, Kvara Simfonio, Filadelfia orkestro, 23a de aprilo 1932, Victor
- Dmitrij Ŝostakoviĉ, Sesa Simfonio, Filadelfia orkestro, aŭgusto de 1940, Victor
- Ralph Vaughan Williams, Sesa Simfonio, Philharmonic Symphony Orchestra of New York, 21a de februaro 1949, Columbia
Referencoj
Bibliografio
- Daniel, Oliver (1982). Stokowski: A Counterpoint of View
- Rollin Smith (2005) Stokowski and the Organ
- Paul Robinson (1977) Stokowski: The Art of the Conductor
- Abram Chasins (1979) Leopold Stokowski: A Profile
- Preben Opperby (1982) Leopold Stokowski
- William Ander Smith (1990) The Mystery of Leopold Stokowski
- Leopold Stokowski (1943) Music for All of Us
- Herbert Kupferberg (1969) Those Fabulous Philadelphians
Eksteraj ligiloj
- Leopold Stokowski papers, 1916-1994, Kislak Center for Special Collections, Rare Books and Manuscripts, University of Pennsylvania
- Leopold Stokowski Papers - Special Collections in Performing Arts at the University of Maryland
- Leopold Stokowski Discography
- Leopold Stokowski CD Discography
- František Sláma Archive Arkivigite je 2019-09-14 per la retarkivo Wayback Machine. More on the history of the Czech Philharmonic between the 1940s and the 1980s: Conductors
- Stokowski/Philadelphia Orchestra Discography and selected (RCA) Victor recordings, 1917-1940