Leopold | ||
---|---|---|
princo de Anhalt-Köthen | ||
Regado | 1704–1728 | |
Antaŭulo | Emanuel Lebrecht, lia patro | |
Sekvanto | Aŭgusto Ludoviko, lia frato | |
Blazono de la princlando Anhalt-Köthen en la 18-a jarcento | ||
Persona informo | ||
Leopold von Anhalt-Köthen | ||
Naskiĝo | 29-an de novembro 1694 en Köthen (Anhalt) | |
Morto | 19-an de novembro 1728 (33-jaraĝa) en Köthen (Anhalt) | |
Mortis pro | malsano vd | |
Mortis per | variolo vd | |
Tombo | St. Jakob vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Familio | ||
Dinastio | Q124078810 • Askanier vd | |
Patro | Emmanuel Lebrecht, Prince of Anhalt-Köthen vd | |
Patrino | Gisela Agnes of Rath vd | |
Gefratoj | Aŭgusto Ludoviko • Eleonora Vilhelmina de Anhalt-Köthen vd | |
Edz(in)o | Frederica Henriette of Anhalt-Bernburg • Charlotte Friederike of Nassau-Siegen vd | |
Infanoj | Gisela Agnes of Anhalt-Köthen • Emanuel Ludwig von Anhalt-Köthen • Leopoldine Charlotte von Anhalt-Köthen vd | |
Profesio | ||
Okupo | violonisto • reganto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Leopold von Anhalt-Köthen (* 29-an de novembro 1694 en Köthen; † 19-an de novembro 1728 samloke) estis reganta princo de Anhalt-Köthen el la dinastio de la Askanoj. Li eniris la historion kiel patrono kaj dumviva amiko de Johann Sebastian Bach.
Efektoj
Por la princlando Anhalt-Köthen la novfondado de la kortega muziko, okazinta en 1714, unue sub Augustin Reinhard Stricker kaj post li sub Bach, grava kultura pliriĉigo. La pli grandan parton de la profana muziko de Bach ni dankas al lia verkadotempo en Köthen.
Krome li novfondis en 1718, kune kun August Ludwig, la kastelobibliotekon kiel publika biblioteko, kiu tamen kun 190 volumoj komence havis nur modestan amplekson.
Leopold igis novigi la Burg-straton kaj tutnove konstrui la Wall-straton en Köthen, kie li disponigis al sia kapelmajstro J. S. Bach novan domon.
En 1723 la princo subtenis la malfermadon de orfejo en Köthen.
La Leopoldo-strato en Köthen nomiĝas laŭ li.
Fontoj
- Leopold, Fürst von Anhalt-Köthen: Reisetagebuch (Hs. im Historischen Museum, Schloss Köthen)
- Hermann Wäschke: Anhaltische Geschichte, 3 Bände, Cöthen: Schulze, 1912/13
- Christine Siegert: Florentiner Musikkultur zur Zeit des Besuchs von Prinz Leopold von Anhalt-Köthen, in: Cöthener Bach-Hefte 12 (2004). ISBN 3-910017-08-8
- NDB 11, 317 und 14, 268.