Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Taraksako
Fruktanta taraksako
Fruktanta taraksako
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Tribo: Cikoriedoj Cichorieae
Genro: Taraksako Taraxacum
Cass.
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj

Taraksakojleontodoj estas nomo de plurjaraj herboj (genro Taraxacum) el asteracoj, kun longa pivotradiko, kun rozeto el elbazaj, runcinetaj folioj, kun rondformaj, kavaj, senfoliaj pedunkloj. Tiuj pedunkloj portas unuopan, grandan, flavan kapitulon. La semoj havas simple harformajn semhavojn kaj ili estas bekhavaj. Ĝi estas tre ofta ĝena trudherbo, en kelkaj landoj uzata kiel salato.

Klasifikado

Tiu holarktisa genro estas taksonomie komplika, kaj iuj botanikistoj subdividas la grupon en proksimume 34 makrospeciojn, kaj ĉirkaŭ 2000 mikrospeciojn [1] . Proksimume 235 apomiksaj kaj poliploidaj mikrospecioj estis registritaj en Britujo kaj Irlando [2]. Iuj botanikistoj havas alian opinion kaj nur akceptas totalon de ĉirkaŭ 60 specioj [1].

Elektitaj specioj

  • Taraxacum albidum – Blanka taraksako , japana blank-floranta taraksako.
  • Taraxacum californicum, la endanĝerigita Kalifornia taraksako
  • Taraxacum japonicum – Japana taraksako.
  • Taraxacum kok-saghyz – Rusa taraksako, kiu produktas gumon.
  • Taraxacum laevigatum, Ruĝ-sema taraksako; la akenoj estas ruĝ-brunaj kaj la folioj estas profunde entranĉitaj tra la longeco.
  • Taraxacum erythrospermum, ofte estas konsiderata kiel vario de Taraxacum laevigatum [3]
  • Taraxacum officinale (syn. T. officinale subsp. vulgare) – Leontodo, estas multforma.

Referencoj

  1. 1 2 Richards, A.J. (1970). Eutriploid facultative agamospermy in Taraxacum. New Phytologist. 69(3): 761–774 plate.
  2. Richards, A.J.. (1997) Dandelions of Great Britain and Ireland (Handbooks for Field Identification). BSBI Publications, p. 330. ISBN 978-0901158253.
  3. Flora of North America

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.