Leonardo Bruni
(1369-1444)
Itala eminenta historiisto, humanisto kaj kanceliero el Florenco
Itala eminenta historiisto, humanisto kaj kanceliero el Florenco
Persona informo
Naskiĝo 1369
en Florenco, Italio
Morto 9-a de Marto 1444
en Florenco, Italio
Tombo Baziliko Santa Croce vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina greka itala antikva greka vd
Ŝtataneco Respubliko Florenco vd
Profesio
Okupo filozofo verkisto tradukisto historiisto politikisto humanisto skribisto vd
Laborkampo humanismo literaturo historio traduko vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Leonardo BRUNIARETINO (n. en 1369 - m. la 9-an de marto 1444) estis eminenta humanisto, historiisto kaj kanceliero de Florenco dum frua Renesanco. Li estas kelkfoje rigardita kiel la unua moderna historiisto.

Bruni naskiĝis en Arezzo (Toskanio), kaj estis la ĉefa lernejano de Coluccio Salutati. Li fariĝis lia posteulo kiel kanceliero inter 1410 kaj 1411, kaj denove ekde 1427 ĝis sia morto. La epoko de la kanceliero Bruni ne estis tiom tumultema kiom la antaŭaj jaroj : Florenco tamen daŭre partoprenis militojn. Bruni cetere ne estris la urbon tiom firme kiom sia antaŭulo, ĉar la familioj Albizzi kaj Mediĉoj iom post iom proprigis al si la veran urban potencon. Bruni estis identigita de Arthur Field kiel unu el la komplotanoj kontraŭ Kosimo de Mediĉo en 1437. Li mortis en 1444 kaj estis anstataŭita de la kanceliero Karlo Marsuppini.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.