Leon Rosenstock | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Napoleono |
Naskiĝo | 28-an de junio 1887 en Krakovo |
Morto | dum la dua mondmilito |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • advokato |
Leon ROSENSTOCK (rozenŝtok), d-ro, advokato. Naskiĝis en la 28-a de junio 1887 en Krakovo. Ĉefsekretario de la oka UK en 1912. Aperigis Esperantajn tradukaĵojn en „Pola Esperantisto“, „Universo“, „La Revuo“ k. a. Laŭreato ĉe Katalunaj Floraj Ludoj. Lia pseŭdonimo estis Napoleono.
Li verkis varbcele diversajn tekstojn pri la preparaj laboroj al la oka UK, kiuj aperis en kelkaj revuoj, ekzemple "Germana Esperantisto" aŭ "The British Esprantist". Mortis dum la 2-a mondmilito en Rusio[1].
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.