LOSTEINER János Leonárd estis hungara historiisto naskita en Koloĵvaro en 1744 kaj mortinta en Csíksomlyó la 17-an de majo 1826.

Biografio

Leonárd Losteiner enpaŝis la ordenon la 1-an de septembro 1761 kaj oni ordinis lin pastro la 25-an de marto 1768. Inter 1770-71 li estis pastro en Kapjon kaj helppastro de grafo Antal Haller. Inter 1771-90 li estis lektoro en Kolozsvár, poste li servis en 1792 en Szék, en 1795 en Medgyes, inter 1796-1800 li estis domestro en Mikháza, en 1801-04 definitoro. Inter 1802-26 li vivis en Csíksomlyó kiel historiisto. Li agadis por la konstruo de devotpreĝejo. Li blindiĝis en siaj lastaj jaroj.

Verkoj

  • Erdély históriája, különösen Csík, Gyergyó és Kászoné. H.é.n.;
  • Historia Chronologico-Topographica Provinciae Serafico Transilvanicae tit. S. Stefani Proteregis Hungariae.' F. O. M. Kz.;
  • Theatrum Orbis Christiani hungarico-Transilvanicum... Kz. 1790;
  • Cronologia Topographico-Corographica, seu sub specie Annual felicitatis et calamitatis Provinciae Trannicae et Siculiae descriptio pervetusti MonasteriiCsiksomliovinensis... Kz. 1777. (Csíksomlyón). 1788.

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.