Leo White | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1882 en Grudziądz | |
Morto | 20-an de septembro 1948 (65-jaraĝa) en Glendale | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono • Germana Imperiestra Regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo • filmaktoro • filmreĝisoro • aktoro • reĝisoro vd | |
Aktiva dum | 1911– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Leo WHITE (10a de Novembro, 1882 – 20a de Septembro, 1948) estis germandevena angl-usona aktoro de kino kaj teatro, kiu aperis kiel rolulo en multaj filmoj de Charlie Chaplin.
Li startigis sian kinan karieron en 1911 kaj en 1913 li translokiĝis al Essanay Studios. En 1915, li ekaperis en komikaj filmoj de Chaplin kaj plue en la komedioj de Chaplin ĉe Mutual Films. Lia lasta apero en filmo de Chaplin estis malgranda rolo en The Great Dictator, publikigita en 1940.[1]
Antaŭ sia morto en 1948, White jam estis aperinta en ĉirkaŭ 400 filmoj. Li estis entombigita en Glendale (Kalifornio).
Notoj
- ↑ allmovie bio on Leo White, by Hal Erickson Alirita la 2an de Septembro 2018.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.