Remscheid | |||||||
| |||||||
urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 02191 | ||||||
Poŝtkodo | 42853–42899 | ||||||
Aŭtomobila kodo | RS | ||||||
Oficiala Municipokodo | 05120000 | ||||||
NUTS | DEA18 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Burkhard Mast-Weisz | ||||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||||
Adreso de la administrejo | Theodor-Heuss-Platz 1 42853 Remscheid | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 112613 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 11′ N, 7° 12′ O (mapo)51.17987067.1943544Koordinatoj: 51° 11′ N, 7° 12′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 365 m | ||||||
Areo | 74,52 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.remscheid.de | ||||||
Remscheid estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Duseldorfo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 112 613 loĝantojn.
Ĝi situas norde de Kolonjo en la regiono Bergisches Land, origine monteta pejzaĝo plena je densaj arbaroj, kiu nur pro la industriigo de la 19-a jarcento iĝis karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj nur Wuppertal kaj Solingen pli grandas ol Remscheid, pli malgrandas Bergisch Gladbach.
Unuafoje la urbo skribe menciiĝis dum la jaro 1217, estis urbofondo de la frankoj kaj dum la postaj jarcentoj apartenis al la graflando respektive poste duklando Berg.
La industriigo de la 19-a jarcento tre grandigis la urbon. Produktiĝis ĉefe maŝinoj kaj laboriloj, kaj tiel baze restas ĝis hodiaŭ. Ekde la jaro 1815 la urbo apartenis al Prusio. La en la mezepoko sendependa kaj ekonomie grava historia urbo Lennep, membro de la hansa ligo kaj ĉefurbo de la loka prusia distrikto, ekde la jaro 1929 estas parto de la urba teritorio kaj ekde tiam estas la dua plej granda urba distrikto.
Partneraj urboj
Gefiloj
- Johannes Fastenrath, verkisto/juristo
Eksteraj ligiloj
|