Lenke Lorán | |
---|---|
![]() Lenke Lorán | |
Persona informo | |
Naskonomo | Lorán Lenke |
Naskiĝo | la 1-an de majo 1927 en ![]() |
Morto | la 27-an de aŭgusto 2017 en ![]() |
Mortokialo | kora malsufiĉo |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Dezső Lemhényi (akvopilkisto) • László Kozák |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lenke Lorán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lorán Lenke estis hungara aktoro. Ŝiaj edzoj estis laŭvice Dezső Lemhényi (akvopilkisto) kaj László Kozák.
Lenke Lorán naskiĝis la 1-an de majo 1927 en Győr, ŝi mortis la 27-an de aŭgusto 2017 supozeble en Budapeŝto.
Biografio
Lenke Lorán aĝis 8, kiam ŝi komencis lerni baleton, sed post 4 jaroj ŝi finis ĝin. Baldaŭ ŝi lernis aktorteknikon private, post lernado ŝi komencis sian aktoran karieron en Operetoteatro (Budapeŝto) en 1943. Baldaŭe ŝi aliĝis al diversaj teatraj trupoj en Budapeŝto, ekzemple al Teatro Petőfi. Ŝi edziniĝis dufoje kaj havas filon. Ŝi estis dika, tial ŝi plej ofte ricevis gajajn rolojn. Ŝi ricevis 9 premiojn inter 1968-2015, krome la titolon "eterna membro de Nova Teatro (Budapeŝto)".
Ŝiaj roloj (elekto)
- 22 kinaj filmoj inter 1943-1972, ekzemple Dolarpaĉjo, 1956; Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaso), 1971
- 11 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1963-2001
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Károly Aszlányi: A hét pofon (Sep vangofrapoj) - Miss Finigale; Mór Jókai: Gazdag szegények (Riĉaj malriĉuloj) - Panna
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.