Polonița | |||
---|---|---|---|
| |||
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Harghita | ||
Alinome | Lengyelfalva (hungare) | ||
Komunumo | Feliceni | ||
Situo | 46° 20′ N, 25° 15′ O (mapo)46.33525.251666666667Koordinatoj: 46° 20′ N, 25° 15′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 587 m | ||
Poŝtkodo | 537103 | ||
Loĝantaro | 319 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 83277 | ||
Polonița [polonica] (hungare: Lengyelfalva [lendjelfalva]) estas vilaĝo en Rumanio. Administre ĝi apartenas al Feliceni. La oficiala hungara nomo estis Lengyelfalva ĝis 1899, poste por fari diferencon inter samnomaj vilaĝoj tiu ricevis la antaŭnomon Székely (= sikula).
Kaj la rumana kaj la hungara nomo signifas proksimume "pol-vilaĝo".
Situo
La vilaĝo situas en valo de rojo, Odorheiu Secuiesc troviĝas 5 km-ojn sud-oriente. Tie troviĝas la plej proksima fervoja stacio.
Unu kilometron oriente preterpasas la nacia vojo DN13A al Odorheiu Secuiesc. Ĉi tiun urbon necesas traveturi por atingi la komunuman sidejon Feliceni.
Demografio
En 1910 oni kalkulis tie 503 homojn, en 1992 314 homojn (escepte unusolan germanon ĉiuj hungaroj).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Vidindaĵo
Komunumoj pri lengyel (=polo) en Hungara reĝlando
Lengyel | Lengyelfalva | Lengyeltóti | Nagylengyel |
Székelylengyelfalva | Újlengyel |
Renomaj personoj
- Balázs Orbán, grafo, etnografo, historiisto.
- Benedek Szente (n. 2-a de januaro 1942), skulptisto, meblodezajnisto
- Walter Levente Zavaczky skulptisto
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.