Lengede | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||||
Distrikto | Distrikto Peine | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 05174, 05344 | ||||||
Poŝtkodo | 38268 | ||||||
Aŭtomobila kodo | PE | ||||||
Oficiala Municipokodo | 03157005 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Hans-Hermann Baas | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Vallstedter Weg 1 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 14308 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 52° 12′ N, 10° 18′ O (mapo)52.2048710.30775Koordinatoj: 52° 12′ N, 10° 18′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 90 m | ||||||
Areo | 34,21 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.lengede.de/ | ||||||
Lengede estas loko en Niedersachsen (Malsupra Saksio) ĉe Peine. La komunumo konsistas el la centra kerno kaj el la aligitaj komunumoj kiel Broistedt, Woltwiesche, Barbecke kaj Klein Lafferde. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 308 loĝantojn.
En la komunumo troviĝas memoraĵo pri mineja akcedento sur la sukcesa savboradejo. Ankaŭ vizitindaj estas la medioprotekta areo en la iama mineja areo, la ripozeja parko Seilbahnberg.
Miraklo de Lengede
La loko mondfamiĝis en aŭtuno de 1963 pro la Wunder von Lengede (Miraklo de Lengede). La 24-an de oktobro, 129 ministon en la ŝakto Mathilde trafis enpenetro de 500.000 kub-metroj da akvoj el lageto. Oni savis samtage jam 86 el la akcidento-suferintaj ministoj. La pluaj 43 ŝajnis esti sen espero. Oni do trovis 8 tagojn poste ankoraŭ 3 ministojn. La Miraklo okazis do la 3-an de novembro, kiam oni aŭdis signojn el profundo de 60 metroj (sur bortubo). La 11 restintaj ministoj devis elteni ankoraŭ 11 pliajn tagojn en la ŝakto, antaŭ oli ili estis saveblaj per savkapsulo. La pliaj 29 ministoj mortis.
La evento estis dufoje filmigita kun titolo Das Wunder von Lengede – unuafoje en 1969 sub reĝisorado de Rudolf Jugert kaj duafoje en 2003 sub reĝisorado de Kaspar Heidelbach. Krom tio en 2003, la Westdeutscher Rundfunk produktis sub reĝisorado de Franz Bürgin la dokumentan filmon Das Drama von Lengede, Protokoll einer Katastrophe (La dramo de Lengede, protokolo de katastrofo).
Literaturo
- Lengede an der Fuhse, 1151–2001, kroniko (eld. Arbeitskreis 850 Jahre Lengede), 728 paĝoj, Lengede, 2001 (sen ISBN numero)
|