Tiu ĉi artikolo estas pri la animalo Lemuro. Ankaŭ ekzistas artikolo pri la mitologia lemuro.
Lemuroj en Majoto | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Ringvosta lemuro Lemur | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Lemuredoj (Lemuridae) estas afrotropisa familio el la ordo de primatoj. Ili apartenas al subordo de malseknazaj simiuloj Strepsirrhini, kiu kune kun la tarsioj konsistigas la prasimiojn. La familio entenas 19 speciojn en 5 genroj. Specioj, kiuj pli frue kalkuliĝis inter la lemuroj, nun formas apartan familion kiel katmakioj kaj muzela makio. Inter ĉoij oni povas kalkuli ĝis 32 speciojn. Ĉiuj diferenciĝas ne nur pri aspekto, sed ankaŭ pri kutimoj rilataj al manĝado, ĉar ĉiu specialiĝas en specifa manĝospecio kaj pro tio loĝas en specifaj regionoj aŭ tipoj de pluvarbaroj. Kelkaj specioj diferenciĝas laŭ la alto de arboj kie ili manĝas aŭ laŭ la horoj de manĝo.
Disvastiĝo
Lemuroj vivas en insulo Madagaskaro kaj la najbara insula grupo de Komoroj. Nur kelkaj specioj de noktaj lemuredoj vivas en proksimaj regionoj de la kontinento.
Priskribo
Lemuroj estas sveltaj bestoj kun longa, dense harkovrita vosto, tre ofter striita laŭ ringoj de kontrastaj koloroj, kiel nigro kaj blanko. Ilia felo estas mola. Lemuroj grandas de 26 ĝis 45 cm pluse la vostolongo de 28 ĝis 60 cm. Ili pezas ĝis 5 kilogramoj, iliaj antaŭaj kruroj estas pli mallongaj ol la malantaŭaj, kiuj estas ege fortaj kaj permesas grandajn saltojn eĉ de arbo al arbo. La antaŭaj manoj ne estas tiom lertaj aŭ prenantaj kiom tiuj de simioj. La okuloj estas grandaj kaj rimarkindaj. Ili havas bonan aŭdkapablon kaj multaj specioj alertas unu la alian per laŭtegaj kaj akraj voĉalvokoj.
Kutimoj
Plimulto de la lemuroj aktivas nokte, vivas sur arbo en etaj grupoj (ĝis 30 individuoj) aŭ familioj; ili markas teritorion per odoraj spuroj. Ili nutras sin per plantaĵoj, ĉefe fruktoj, folioj kaj floroj. Ili malŝatas eniri en akvon, ekzemple en riveron, kie povas gvati krokodilojn, tio estas, eventualaj predantoj; pro tio ili sedentariĝas kaj ne trapasas riverojn, kiuj iĝas siajn naturajn limojn.
Reprodukto
Post gravedeco de 90 ĝis 150 tagoj naskiĝas en aŭgusto kaj oktobro (mallonge antaŭ la komenco de la pluvtempo) unu aŭ du idoj. Ili iĝas memstaraj post 5 monatoj, la seksan maturecon ili atingas en aĝo ĝis 3 jaroj. Ilia vivas ĝis maks. 20 jarojn.
Danĝerigitaj bestoj
La forhakado de pluvarbaroj en Madagaskaro (pro produkto de lignokarbo) kaj tiel la malapero de la vivlokoj minacas la lemurojn. Ok el 10 specioj estas danĝerigitaj kaj unu -larĝmuzela duonmakio estas tre danĝerigata. En 1987 oni establis la Beza-Mahafaly-rezervejon en Madagaskaro, por certigi vivlokon por la lemuraj specioj. Ankaŭ sekigo de la klimato povas minaci la pluvivon de la pluvarbaroj kaj sinsekve de lemuroj.
Genroj kaj specioj
- La plej konata lemuro estas la ringvosta lemuro (Lemur catta).
- La genro Varecia entenas nur unu specion, nome ruĝa lemuro aŭ varecio.
- Kiel duonlemuroj oni nomas 5 speciojn el genro Hapalemur.
Lemuredoj (Lemuridae)
Lemurena subfamilio (Lemurinae)
- Lemura genro Lemur
- Ringvosta lemuro Lemur catta
- Eŭlemura genro Eulemur
- Blankfrunta lemuro Eulemur albifrons
- Blankkola lemuro Eulemur albocollaris
- Koluma lemuro Eulemur collaris
- Korona lemuro Eulemur coronatus
- Bruna lemuro Eulemur fulvus
- Nigra lemuro Eulemur macaco
- Munga lemuro Eulemur mongoz
- Rufa lemuro Eulemur rufus
- Ruĝventra lemuro Eulemur rubiventer
- Sanforda lemuro Eulemur sanfordi
- Varecia genro
- Nigreblanka lemuro Varecia variegata
- Ruĝa lemuro Varecia rubra
Hapalemurena subfamilio (Hapalemurinae)
- Hapalemura genro
- Alaotra lemuro Hapalemur alaotrensis
- Ora lemuro Hapalemur aureus
- Griza lemuro Hapalemur griseus
- Suda lemuro Hapalemur meridionalis
- Okcidenta lemuro Hapalemur occidentalis
- Prolemura genro
- Granda lemuro Prolemur simus
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- http://www.duke.edu/web/primate
- http://www.nzz.ch/2003/06/27/iv/page-article8WPL3.html
- http://www.bushhouse-madagascar.com/lemurs.html Arkivigite je 2006-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://news.bbc.co.uk/2/hi/science/nature/4135670.stm