Lemnia (hungare: Lemhény lemhe:nj) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Târgu Secuiesc. Administre apartenas al Lemnia: Mereni, Lutoasa.
Loĝantaro
En 1910 Lemhény havis 2 943 loĝantojn (hungaroj), en 1992 2 143 (99% hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Lemhény apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj
- Gergely Bencze (8-a de marto 1854 – Sopron, 15-a de decembro 1925): arbarfakulo, kemiisto, altlerneja profesoro
- Szilveszter Mihálycsa (n. 1-a de januaro 1942): instruisto, arta fakdirektinto
- Eliz Sigmond (Alsólemhény, 10-a de aŭgusto 1935): industriartistino, pup- kaj kostumdezajnistino, memuaristino
Eksteraj ligiloj
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.