Lektoro (latine: lector = leganto) estas titolo de instruisto aŭ instruanto diversvalora laŭ unuopaj landoj.
Lektoro povas esti universitata instruisto, precipe de fremdaj lingvoj, sed ankaŭ instruisto gimnazia aŭ licea, eĉ amatora kursestro aŭ gvidanto de prelegoj dum seminario aŭ simpozio.
Oni parolas ekzemple pri lektoroj de matematiko ĉe universitato, pri lektoroj de fremdaj lingvoj, pri lektoroj de korespondaj Esperanto-kursoj, pri lektoroj de lecionoj por plenkreskuloj k.s.
La universitata lektoro gvidas sian lektorejon, ekz. sekcion de fremdaj lingvoj.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.