Leksikono (de la greka vorto λεξικό, leksiko, "vortaro", de λέξη, leksi, "vorto") ĝenerale estas nomo de referencverko, enciklopedio aŭ vortaro en vasta senco. En moderna lingvaĵo kutime temas pri ampleksa kolekto de alfabete ordigitaj, unuope relative koncizaj ĉapitroj pri unuopaj temoj, kiuj sume kolektu "superrigardon pri la universala scio". Eblas diferencigi inter pli konciza leksikono, pli ampleksa enciklopedio kaj specifa biografia leksikono fokusanta pri la biografioj de konataj homoj, sed aliflanke eblas ankaŭ sinonime uzi la vortojn "leksikono" kaj "enciklopedio": aspektas ke ne ekzistas klara lingva difino pri diferencigo inter la vortoj "leksikono" kaj "enciklopedio". Tradicie ĝis la fino de la 20-a jarcento leksikonoj kaj enciklopedioj estis grandaj libroj, kutime serioj de pluraj libraj volumoj. Ekde la 1980-aj jaroj pli kaj pli kutimiĝis ankaŭ eldonoj de elektronikaj tekstoj, leksikonaj kaj enciklopediaj datumbazoj atingeblaj per lumdiskegoj, per muzeaj komputilaj ekranoj konektitaj al centra malmoldisko aŭ per retejoj.
Ankaŭ la projektoj de la Fondaĵo Vikimedio kompreneblas kiel leksikonoj: inter la diversaj projektoj vikipedio klare difiniĝas kiel enciklopedio kaj vikivortaro kiel multlingva vortaro.