Churfirsten | |||
---|---|---|---|
Churfirsten en vintra kontraŭlumo viditaj de Malnov-Sankt-Johano | |||
alpine group | |||
Alteco | 2 306 m | ||
Situo | Svislando | ||
Montaro | Alpoj | ||
Geografia situo | CH1903: 741008 / 224001 (mapo)47.1519444444449.2980555555555Koordinatoj: 47° 9′ N, 9° 18′ O; CH1903: 741008 / 224001 (mapo) | ||
| |||
| |||
Churfirsten, en Esperanto ankaŭ Ĥurfirstoj, estas montoĉeno respektive montarmasivo konsistanta el 7 (aŭ depende de la nombradmaniero ĝis 13) rimarkindaj pintoj inter Togenburgo kaj Sarganslando respektive inter la valo de la supra Turo kaj Valenlago.
Nomo
La nomo kredeble venas de Chur = Koiro kaj First = montopinto(-ĉeno), kresto, firsto.
Laŭ alia interpreto, la nomo devenas de la 7 princoj-elektistoj (germane Kurfürsten) de la Sankta Romia Imperio. La kolegara formo de la montĉeno vekas asocion al la majesteco de la germana elekto-kolegaro, kial ankaŭ oni en la nombrado ĉiam provas alveni al la cifero 7. La nomo havas sian originon en la dokumentoj de Princabatejo Sankt-Galo, kies princabato estis unu el tiuj 7 princoj-elektistoj.
Geografio
La Churfirsten formas akvodislimon inter Turo kaj Stimmi norde kaj Valenlago, kiu apartenas al la riversistemo de Limato, sude. Al la Valenlago la rokvandoj de Churfirsten falas preskaŭ vertikale. La altecdiferenco inter la plej profunda loko de la lago kaj la pinto de Hinterrugg estas pli ol 2000 m.
La 7 pintoj
La 7 plej rimarkindaj pintoj estas de oriento al okcidento:
- Chäserrugg, 2262 m s.m.
- Hinterrugg, 2306 m s.m.
- Schibestoll, 2234 m s.m.
- Zuestoll, 2235 m s.m.
- Brisi, 2279 m s.m.
- Frümsel, 2263 m s.m.
- Selun, 2205 m s.m.
La ceteraj neoficialaj pintoj
Aliaj ne oficialaj pintoj pli okcidente estas: Wart (2068 m s.m.), Schäären (2171 m s.m.), Nägeliberg (2163 m s.m.) kaj Leistchamm (2101 m s.m.).
Turismo
En vintro la Churfirsten estas parto de grava ski- kaj neĝtabuladregiono. Ek de Wildhaus, Unterwasser, Malnov-Sankt-Johano, Nesslaŭ kaj Krummenaŭ la diversaj monto-pintoj estas alireblaj per diversaj aertelferoj, funikularoj kaj seĝtelferoj. Ankaŭ somere la regiono estas ŝatata por belaj montgrimpadoj kaj dank al la turisma infratstrukturo facile alirebla.
Bildoj
- Churfirsten viditaj de Sarganslando
- Churfirsten viditaj de Säntis
Eksteraj ligiloj
- Turismaj informoj pri Togenburgo
- Ĉiuj 7 Ĥurfirstoj en unu tago
- Migradraportoj kaj fotoj: Selun, Frümsel, Brisi, Zuestoll, Schibenstoll, Hinterrugg kaj Chäserrugg, krome Nägeliberg kaj Schäären