Lee Remick | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lee Remick | |||||
Naskiĝo | 14-an de decembro 1935 en Quincy | ||||
Morto | 2-an de julio 1991 (55-jaraĝa) en Brentwood | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | rena kancero • hepata kancero vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Barnard College vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Gertrude Margaret Remick vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • ĝenra aktoro • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1953–1989 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lee Ann REMICK (naskiĝinta la 14-an de decembro 1935, mortinta la 2-an de julio 1991) estis usona kina kaj televida aktorino. Inter ŝiaj plej bone konataj filmoj estas Anatomy of a Murder (1959), Days of Wine and Roses (1962), kaj The Omen (1976).
Komenco
Remick naskiĝis en Quincy (Masaĉuseco), filino de Gertrude Margaret (du fontoj diras Patricia[1][2]) (denaske Waldo), aktorino, kaj Francis Edwin "Frank" Remick, kiu posedis ĉiovendejon.[3][4][5] Ŝia patrinflanka pra-avino, Eliza Duffield, estis angladevena predikisto kaj ŝia patroflanka avo estis irlanddevena.[6] Remick ĉeestis ĉe la Lernejo Swaboda de Danco kaj ĉe la novjorka lernejo Hewitt[2] kaj studis aktoradon ĉe la Barnard College kaj la Actors Studio, post kio ŝi faris ekaktoradon en Broadvajo en 1953 per Be Your Age.[7]
Kariero
Remick faris sian kinekon per la filmo de Elia Kazan nome A Face in the Crowd (1957). Dum la filmado de la filmo en Arkansaso, Remick loĝis ĉe loka familio kaj praktikis bastonkirladon por ŝajnigi kredebla kiel junulino kiu altiras la atenton de Lonesome Rhodes (ludita de Andy Griffith).
Post aperi kiel Eula Varner, la ardosanga bofilino de Will Varner (Orson Welles) en la filmo de 1958 The Long, Hot Summer, ŝi aperis en These Thousand Hills (1959) kiel klubdancistino. Remick elstariĝis kiel viktimo de seksatenco kies edzo estas juĝprocesata pro mortigado de ŝia atakinto en la filmo de Otto Preminger nome Anatomy of a Murder (Anatomio de Murdo). En 1960, ŝi faris duan filmon kun Kazan, Wild River (Sovaĝa rivero)), kun kungeaktoroj Montgomery Clift kaj Jo Van Fleet.
En 1962 ŝi stelulis ĉe Glenn Ford en la intriga trilero de Blake Edwards nome Experiment in Terror. Tiun saman jaron ŝi estis nomumita por Oskar-premio kiel plej bonkvalita aktorino pro sia ludado kiel alkoholisma edzino de la rolulo de Jack Lemmon en Days of Wine and Roses (Tagoj de vino kaj rozoj). Bette Davis, ankaŭ nomumita tiun jaron pro Whatever Happened to Baby Jane?, diris "la ludado de Miss Remick kortuŝis min, kaj mi pensas, ke se mi perdas la Oskaron, ĝi estu por ŝi." Ili ambaŭ perdis antaŭ Anne Bancroft en The Miracle Worker.
Kiam Marilyn Monroe estis maldungita dum la filmado de la komedio Something's Got to Give, la studio anoncis ke Remick estus ŝia anstataŭanto. Kunaktoro Dean Martin malakceptis plui, tamen, dirante ke kvankam li admiris Remick, li estis subskribinta por la filmo strikte por povi labori kun Monroe.
Remick poste aperis en la broadvaja muzikalo de 1964 nome Anyone Can Whistle,[7] verkita de Stephen Sondheim kaj Arthur Laurents, kiu daŭris nur unu semajnon. La ludado de Remick estis kaptita en la origina sursceneja registrado. Tio ekigis vivdaŭran amikecon inter Remick kaj Sondheim, kaj ŝi poste aperis en la ŝlosila koncerta versio de 1985 de lia muzikalo Follies. En 1966, ŝi aktoris en la broadvaja teatraĵo Wait Until Dark,[7] kiu estis alia granda sukceso kaj Remick estis nomumita por premio Tony kiel plej bonkvalita aktorino (drama).[8] Ĝi estis adaptita kiel sukcesa filmo la venontan jaron kun aktorino Audrey Hepburn.
Remick pluaktoris en gravaj filmoj laŭlonge de la 1960-aj kaj komenco de la 1970-aj jaroj, kiel ĉe Baby the Rain Must Fall (1965), No Way to Treat a Lady (1968), The Detective (1968), Sometimes a Great Notion (1971), kaj A Delicate Balance (1973).
Ŝi kunaktoris kun Gregory Peck en la hororfilmo de 1976 nome The Omen, en kiu la filo adoptita de ŝia rolulino, nome Damien, estas la Antikristo. La filmo estis biletvenda sukceso, spite la negativajn kritikojn.
Remick poste aperis en kelkaj televidaj filmoj kaj serietoj, pro kiuj ŝi ricevis totalon de sep nomumoj al Premio Emmy. Kelkaj el ili estis de historia karaktero, kiaj du notitaj serietoj: Ike, en kiu ŝi portretis la rolon de Kay Summersby, kun Robert Duvall (ŝia kunaktoro en Wait Until Dark) kiel Generalo Dwight Eisenhower, kaj Jennie: Lady Randolph Churchill kie ŝi portretis la patrinon de Winston Churchill, nome la usona Jennie Jerome aŭ Lady Randolph Churchill kiu edziniĝis al Lord Randolph Churchill.[9]
Rekonado
Remick ricevis la premion Women in Film (kinvirinoj) nome Crystal Award en 1990.[10]
Ŝi havis stelon en la filma sekcio de la Trotuaro de famo en Holivudo ĉe 6104 Hollywood Boulevard. (La retejo de Trotuaro de famo en Holivudo listigas ĝin ĉe 1615 Vine Street.) Ĝi estis dediĉita la 29an de Aprilo, 1991.[11]
Persona vivo
Remick edziniĝis al la produktoro Bill Colleran en 1957. Ili havis du gefilojn, nome Katherine kaj Matthew.[1] Remick kaj Colleran divorcis en 1968. Ŝi edziniĝis poste al la brita produktoro William Rory "Kip" Gowans en Decembro 1970. Ŝi translokiĝis kun Gowans al Anglio kaj restis sia edzino ĝis sia morto.[2]
Morto
Remick mortiĝis la 2an de Julio, 1991, je aĝo de 55, ĉe sia hejmo en Los Angeles pro rena kancero. Survivantoj estis ŝia edzo, ŝia filo, ŝia filino, du duonfilinoj, kaj ŝia patrino.[12]
Popola kulturo
Remick estis temo de la unua simpla disko de The Go-Betweens nome "Lee Remick," same kiel la simpla disko de 1998 de Hefner kun sama titolo (ambaŭ kantoj ne estas rilataj).
Filmaro
Kino
Jaro | Titolo | Rolo | Notoj |
---|---|---|---|
1957 | A Face in the Crowd | Betty Lou Fleckum | ŝia kin-eko |
1958 | The Long, Hot Summer | Eula Varner | |
1959 | These Thousand Hills | Callie | |
1959 | Anatomy of a Murder | Laura Manion | Nomumita al Ora Globo |
1960 | Wild River | Carol Garth Baldwin | |
1961 | Sanctuary | Temple Drake | |
1962 | Experiment in Terror | Kelly Sherwood | |
1962 | Days of Wine and Roses | Kirsten Arnesen Clay | Nomumita al Oskar-premio Nomumita al BAFTA Nomumita al Ora Globo |
1963 | The Running Man | Stella | |
1963 | The Wheeler Dealers | Molly Thatcher | |
1965 | Baby the Rain Must Fall | Georgette Thomas | |
1965 | The Hallelujah Trail | Cora Templeton Massingale | |
1968 | No Way to Treat a Lady | Kate Palmer | |
1968 | The Detective | Karen | |
1969 | Hard Contract | Sheila Metcalfe | |
1970 | The Loot | Nurse Fay McMahon | |
1970 | A Severed Head | Antonia Lynch-Gibbon | |
1971 | Sometimes a Great Notion | Viv Stamper | |
1973 | A Delicate Balance | Julia | |
1974 | Touch Me Not | Elanor | |
1975 | Hennessy | Kate Brooke | |
1976 | The Omen | Katherine Thorn | |
1977 | Telefon | Barbara | |
1978 | The Medusa Touch | Doktoro Zonfeld | |
1979 | The Europeans | Eugenia Young | |
1980 | The Competition | Greta Vandemann | |
1980 | Tribute | Maggie Stratton | |
1986 | Emma's War | Anne Grange |
Televido
Jaro | Titolo | Rolo | Notoj |
---|---|---|---|
1960 | The Tempest | Miranda | Televida filmo |
1962 | The Farmer's Daughter | Katrin Holstrom | Televida filmo |
1967 | Damn Yankees | Lola | Televida filmo |
1972 | The Man Who Came to Dinner | Maggie Cutler | Televida filmo |
1973 | And No One Could Save Her | Fern O'Neil | Televida filmo |
1973 | The Blue Knight | Cassie Walters | Televida filmo Ora Globo Nomumita por Premio Emmy |
1974 | QB VII | Lady Margaret | 2 epizodoj Nomumita por Premio Emmy |
1974 | Jennie: Lady Randolph Churchill | Jennie, Lady Randolph Churchill | 7 epizodoj Premio BAFTA Ora Globo Nomumita por Premio Emmy |
1975 | Hustling | Fran Morrison | Televida filmo |
1975 | A Girl Named Sooner | Elizabeth McHenry | Televida filmo |
1977 | The Ambassadors | Maria Gostrey | Televida filmo |
1978 | Ike: The War Years | Kay Summersby | Televida filmo |
1978 | Wheels | Erica Trenton | Televida filmo Nomumita por Ora Globo Nomumita por Premio Emmy |
1979 | Torn Between Two Lovers | Diana Conti | Televida filmo |
1979 | Ike | Kay Summersby | Televida filmo |
1980 | Haywire | Margaret Sullavan | Televida filmo Nomumita por Premio Emmy |
1980 | The Women's Room | Mira Adams | Televida filmo |
1982 | I Do! I Do! | Ŝi | Televida filmo |
1982 | The Letter | Leslie Crosbie | Televida filmo Nomumita por Ora Globo |
1983 | The Gift of Love: A Christmas Story | Janet Broderick | Televida filmo |
1984 | Mistral's Daughter | Kate Browning | Televida serieto |
1984 | A Good Sport | Michelle Tenney | Televida filmo |
1984 | Rearview Mirror | Terry Seton | Televida filmo |
1985 | Toughlove | Jan Charters | Televida filmo |
1985 | The Snow Queen | The Snow Queen | Faerie Tale Theatre |
1986 | American Playhouse | Eleanor Roosevelt | Epizodo: "Eleanor: In Her Own Words" Nomumita por Premio Emmy |
1986 | Of Pure Blood | Alicia Browning | Televida filmo |
1987 | Nutcracker: Money, Madness & Murder | Frances Schreuder | Televida filmo Nomumita por Premio Emmy |
1988 | Jesse | Jesse Maloney | Televida filmo |
1989 | Bridge to Silence | Marge Duffield | Televida filmo |
1989 | Around the World in 80 Days | Sarah Bernhardt | 3 epizodoj |
1989 | Dark Holiday | Gene LePere | Televida filmo |
Notoj
- 1 2 "She Prefers Musicals", The Daily Reporter, 6a de Aprilo, 1967, paĝo 7. Kontrolita 26a de Septembro, 2015.
- 1 2 3 "Lee Remick: From Baton Twirler to 'Jennie'", 11an de Januaro, 1976, paĝoj 99-100. Kontrolita 26a de Septembro, 2015.
- ↑ Playing Jennie - The Churchill Centre. Arkivita el la originalo je 2011-06-12. Alirita 2015-10-11.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-11-03. Alirita 2015-10-11.
- ↑ "LEE REMICK: FROM A FACE TO A FIRM PLACE IN THE HOLLYWOOD CROWD", Philadelphia Inquirer, 1991-07-03.
- ↑ Champlin, Charles, "Remick Endures Despite Personal Ordeal : Profile: Actress waged a 'drastic and horrible and successful' fight against kidney cancer. Now, she prepares for a role in the miniseries 'The Young Catherine.'", Los Angeles Times, 6a de Marto 1990.
- 1 2 3 Lee Remick. Alirita 26a de Septembro 2015.
- ↑ Search Results: Lee Remick. Arkivita el la originalo je 2018-07-31. Alirita 26a de Septembro 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-31. Alirita 2015-10-11.
- ↑ Jennie: Lady Randolph Churchill. IMDb. Alirita 2012-08-15.
- ↑ Past Recipients: Crystal Award. Women In Film. Arkivita el la originalo je 2011-06-30. Alirita 10a de Majo, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-30. Alirita 2021-08-14.
- ↑ Lee Remick. Alirita 26a de Septembro 2015.
- ↑ "Lee Remick, 55, Actress in Roles From Enticing to Tormented, Dies", 3a de Julio, 1991. Kontrolita 27a de Septembro 2015.
Eksteraj ligiloj
- Lee Remick ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Lee Remick ĉe filmreference.com
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lee Remick en la angla Vikipedio.