Ledesma | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 539 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 5′ N, 6° 0′ U (mapo)41.0875-6Koordinatoj: 41° 5′ N, 6° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 768 m [+] | ||
Areo | 141,22 km² (14 122 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ledesma, Salamanca [+] | |||
Ledesma estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma.1 .
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cuadrilleros de los Dieces, El Cerezo, Estacas, Estaquillas, Frades de Santa María, La Sagrada, La Samasa, Ledesma, La Vadima, Muchachos, Nóguez, Pelilla, Zorita, Aldeagutiérrez, Cuadrilleros, El Casar, La Riverita, La Samarita, Santa Marina, Santo Domingo kaj Zafroncino, el kiuj la ok lastaj senhomaj, okupas totalan areon de 141,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 1 688 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 35 km de Salamanko, provinca ĉefurbo, 55 km de Zamora kaj 84 km de Ciudad Rodrigo.
Historio
Estis jam romia setlejo, eĉ de vetonoj, sed la nuna fondiĝis dum la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj havis gravajn nobelan kaj religian influojn, pro nombraj konventoj, ekzemple de templanoj kaj franciskanoj, suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo, ekzemple pro la eksplodo de la ponto fare de la francoj. Estas multaj vidindaĵoj rilataj al grava historia pasinteco; kastelo, muregoj, pontoj, prahistoriaĵoj, palacoj, preĝejoj, krucpilorioj ktp.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis, ekzemple pro la ĉirkaŭaj kverkaroj kaj rilataj faŭno kaj flaŭro.
Bildaro
- Arko de la ponto kiu estis rekonstruita en 1816, post la eksploda detruo en 1812 fare de la trupoj de Napoleono por protekti sian retiriĝon el Ledesma.
- Murego de la 12-a jarcento.
- Verraco (taŭr-porka skulptaĵo de vetonoj) de la 7-a jarcento a.K.
- Fenestro de la Palaco de Rodríguez de Ledesma, Godínez, Fonseca. 15-a jarcento.
- Preĝejo de Santa Elena.
- Krucpilorio de la 16-a jarcento.
Panoramoj
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- González Crespo, Esther (1988). «El afianzamiento económico y social de los hijos de Leonor de Guzmán». Anuario de estudios medievales (Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas, CSIC: Institución Milá y Fontanals. Departamento de Estudios Medievales) (18): 289-304. ISSN 0066-5061.
- Ibáñez de Segovia, Gaspar (1777). Joachin Ibarra, ed. Memorias históricas del Rei D. Alonso el Sabio i observaciones a su chronica. Madrid. OCLC 458042314.
- Monsalvo Antón, José María (1997). «Las dos escalas de la señorialización nobiliaria al sur del Duero: concejos de villa-y-tierra frente a la señorialización "menor". (Estudio a partir de casos del sector occidental: señoríos abulenses y salmantinos)». Revista d'historia medieval (Valencia: Universitat de València: Departamento de Historia Medieval) (8): 275-338. ISSN 1131-7612. Consultado el 12 de julio de 2014.
- Salazar y Acha, Jaime de (2000). Centro de Estudios Políticos y Constitucionales, ed. La casa del Rey de Castilla y León en la Edad Media. Colección Historia de la Sociedad Política, dirigida por Bartolomé Clavero Salvador (1ª edición). Madrid: Rumagraf S.A. ISBN 978-84-259-1128-6.
Eksteraj ligiloj
- Kategorio Ledesma (Salamanca) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Municipo de Ledesma
- Municiparo de la Diputación de Salamanca Arkivigite je 2009-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Azofra, E. (2002). «Ledesma». Jardines, sitios y conjuntos históricos de la provincia de Salamanca. Diputación. pp. 95-109. ISBN 978-84-7797-191-7.