Ledeč nad Sázavou
germane Ledetsch an der Sasau
urbo
Kastelo en Ledeč nad Sázavou
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ledeč nad Sázavou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Havlíčkův Brod
Administra municipo Ledeč nad Sázavou
Historia regiono Bohemio
Montaro Montetaro Křemešník
Memorindaĵo Ledeč nad Sázavou kastelo
Rivero Sázava
Situo Ledeč nad Sázavou
 - alteco 353 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 46″ N 15° 16′ 30″ O / 49.69611 °N, 15.27500 °O / 49.69611; 15.27500 (mapo)
Areo 22,25 km² (2 225 ha)
Loĝantaro 4 862 (2023)
Denseco 218,52 loĝ./km²
Unua skribmencio 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 584 01
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0631
NUTS 5 CZ0631 568988
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 12
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ledeč nad Sázavou
Retpaĝo: www.ledecns.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Ledeč nad Sázavou (germane Ledetsch) estas urbo en Ĉeĥio. La urbo troviĝas en la regiono Vysočina. Sur 2211 hektaroj vivas 4 862 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradec, Vilémovice (distrikto Havlíčkův Brod), Chřenovice, Ostrov, Bojiště, Kozlov (distrikto Havlíčkův Brod), Kožlí kaj Jedlá.

Historio

La unuaj skribaj mencioj de la loko devenas el la 12-a jarcento. Ili raportas de la regado de Sigmund de Ledeč. Dum la epoko de la husmovado la urbo estis ano de la kalikstanoj. La tiamaj regantoj de la urbo subskribis plendleteron kontraŭ la brulmortigo de Jan Hus. Pro partopreno de la kamparano Trčka von Lípa dum la konspiro de Waldstein en 1634 la areoj estis konfiskitaj kaj disdonitaj. Ledeč iris al la nederlanda aventuristo Adrian van Enkenvoirt. Lin sekvis la familioj Thun kaj Věžníkov. En 1753 imperiestrino Maria Theresia aĉetis la urbon de Ignaz von Koch. Ŝi starigis sur la samnoma kastelo grandbienon por malriĉiĝintaj nobeloj. Ekde 1918 la ŝtato transprenis la administradon.

Partoj de urbo

  • Habrek
  • Horní Ledeč
  • Ledeč nad Sázavou
  • Obrvaň
  • Souboř
  • Sychrov
  • Vrbka

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 176
18803 374
18903 225
19003 111
19103 482
19213 490
JaroLoĝantoj
19303 330
19503 239
19614 073
19705 195
19806 202
19916 540
JaroLoĝantoj
20016 127
20145 429
20165 215
20175 151
20185 104
20195 074
JaroLoĝantoj
20205 043
20214 808
20224 808
20234 862

Vidindaĵoj

  • Kastelo Ledeč
  • Somera kasteleto de Thun (Thunovský letohrádek), frubaroka konstruaĵo oriente de la kastelo (1685-1694). Konstruintoj estas Michael Oswald von Thun kaj lia frato Johann Ernst von Thun, ĉefepiskopo de Salzburg.
  • Preĝejo de la sanktuloj Petro kaj Paŭlo sur la maldekstra bordo de la rivero Sázava el la 14-a jarcento
  • Burĝodomoj en la urbocentro
  • Tombejopreĝejo Sankta Triunuo de 1585.
  • Sinagogo de 1739 kaj juda tombejo de 1601, apartenas al la plej antikvaj en Bohemio.
  • La statuoj de Sankta Maria de Jakub Teplý el 1770, Jan-Hus-monumento de Rudolf Kabeš el la jaro 1926.

Famuloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.