Ledaña | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16237 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Antonio Barón | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 664 (2016) | ||
Loĝdenso | 27 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 21′ N, 1° 43′ U (mapo)39.355833333333-1.7161111111111Koordinatoj: 39° 21′ N, 1° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 721 m [+] | ||
Areo | 59,70 km² (5 970 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ledaña [+] | |||
Ledaña [LeDAnja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Ledañeses. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1 664 loĝantoj kaj la denseco estas de 27,87 loĝ/km².
Situo
Ledaña estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉeto en la sudorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 725 m; je 110 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 59,70 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°21′21″N 1°42′58″Ok.
Geografio
Nordokcidente: Iniesta | Norde: Iniesta | Nordoriente: Iniesta |
Okcidente: Villagarcía del Llano | Oriente: Iniesta | |
Sudoriente Navas de Jorquera | Sude: Cenizate | Sudoriente: Villamalea |
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito kaj ties postmilito la loĝantaro falis el pinto de 3,299 loĝantoj en 1950 al nuna malpli ol 2,000, tio estis oni perdis pli ol 1,000 loĝantoj pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj same ĉe Ledaña, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Ledaña kie oni falis al la nunaj 3,299.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis alterne inter la dekstra partio PP kaj la maldekstra PSOE.
Ekonomio
Agrikulturo, ĉefe vitaro, cerealoj, kaj malpli migdalarboj, kaj brutobredado tradicie de ŝafoj, kaj lastatempe ankaŭ de kokoj kaj porkoj. Servoj kaj loĝejoj. Ioma industrio de safrano kaj olivoleo, kaj lastatempe de fungoj en klimatizitaj instalaĵoj.