Lech Pijanowski | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-an de julio 1928 en Varsovio | |
Morto | 6-an de januaro 1974 (45-jaraĝa) en Varsovio | |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio vd | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Maria Broniewska vd | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo • filmreĝisoro • filmkritikisto • reĝisoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lech Andrzej Pijanowski, pseŭdonomo "Janusz Jaxa" (naskiĝis la 26-an de julio 1928 en Varsovio, mortis la 6-an de januaro 1974 samloke) – pola filma kaj televida kritikisto, reĝisoro, scenaristo.
Populariganto kaj ideodonanto de ludoteorio kaj praktiko de ludoj. Koncepto de scenaroj al pluraj filmoj, ankaŭ dokumentaj, kaj precipe post 1963 – animaciaj filmoj. Reĝisoro de dokumentaj filmoj.
En ĵaŭda aldono al "Życie Warszawy" (Vivo de Varsovio) sub la titolo Vivo kaj Noveco gvidis konstantan rubrikon Plezuroj de cerbumado, dediĉitan al logikaj enigmoj kaj konstantan fakon Logikaj ludoj en monatrevuo "Problemy" (Problemoj).
Entombigita sur Tombejo Powązki en Varsovio (segmento 330-VI-23).
Elektitaj publikaĵoj
- Małe abecadło filmowe (Eta filma abc), Wydawnictwa Artystyczne i Filmowe, Varsovio 1960
- Telewizja na co dzień (Televido por ĉiu tago), , Sindikata Eldonejo CRZZ, Varsovio 1968
- Przewodnik gier (Gvidlibro pri ludoj), Iskry, Varsovio 1972
- Rozkosze łamania głowy (Plezuroj de cerbumado), Iskry, Vaersovio 1972
- Dawne pasjanse polskie: księga pasjansów (Malnovaj polaj paciencludoj. Libro de paciencludoj), "Prasa-Książka-Ruch", Varsovio 1974
- Skarbnica gier (Trezorejo de ludoj), Młodzieżowa Agencja Wydawnicza, Varsovio 1981
- Kubo, wycieczka w krainę geometrii, czyli spotkanie z kilkoma milionami łamigłówek , Warszawa, Horyzonty, 1972.
Filmografio
- 1961: Droga na Zachód (Vojo Okcidenten) – scenaro
- 1964: Barbara i Jan (Barbara kaj Jan) (serio) – scenaro kaj koncepto
- 1971: Kłopotliwy gość (Embarasa gasto) – scenaro kaj kocepto
Vidu ankaŭ
- Tadeusz Margul - populariganto de tabulludoj
- Marbatalo (ludo)
- Rango de ludoj
Eksteraj ligiloj
- Lech Pijanowski, en interreta filma datumbazo IMDb
- Lech Pijanowski, en la bazo filmpolski.pl
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.