Leandro Paredes
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1994 (1994-06-29) (29-jaraĝa)
en San Justo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto

Leandro Paredes - prononco laŭ sistemo IFA [leˈandɾo paˈɾeðes] - estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  29-an de junio 1994 en San Justo, do nun estas 29-jara. Post pluraj junularaj jaroj en la klubo Boca Juniors li de 2010 ĝis 2015 konkuris en ties unua vira teamo, tiam vojaĝinte al Eŭropo inter 2015 kaj 2017 daŭrigis en la klubo A.S. Roma, inter 2017 kaj 2019 en la klubo Zenit Sankt-Peterburgo kaj de tiam en la klubo Paris SG, tamen ekde 2022 estante "pruntedonita" al la klubo Juventus FC en Torino. Krome ekde la jaro 2017 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj kun la teamo venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblis per la numero "5".


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.