Le hussard sur le toit
filmo
Originala titolo Le Hussard sur le toit
Originala lingvo itala lingvo  franca lingvo
Kina aperdato 1995
Ĝenro amafera filmo, aventura filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Thierry Arbogast
Reĝisoro(j) Jean-Paul Rappeneau
Scenaro Jean-Paul Rappeneau  Jean-Claude Carrière  Nina Companéez
Filmita en Aix-en-Provence
Loko de rakonto Provenco
Muziko de Jean-Claude Petit
Rolantoj Juliette Binoche  Olivier Martinez  Pierre Arditi  Claudio Amendola  François Cluzet  Isabelle Carré  Antonin Lebas-Joly  Carlo Cecchi  Christiane Cohendy  Christophe Odent  Daniel Russo  Élisabeth Margoni  Georges Neri  Gérard Depardieu  Hervé Pierre  Jacques Sereys  Jean Yanne  Jean-Marie Winling  Joëlle Sevilla  Marie Albe  Michel Bellier  Michel Cordes  Paul Freeman  Richard Sammel  Stéphane Boucher  Tony Lemiere  Yolande Moreau  Yvonne Gamy  Roseline Villaumé
Produktinta firmao Canal+
IMDb

Le hussard sur le toit (La husaro sur la tegmento) estas franca filmo de 1995 reĝisorita de Jean-Paul Rappeneau en kiu stelulas Juliette Binoche kaj Olivier Martinez. Bazita sur samnoma romano de 1951 Le hussard sur le toit de Jean Giono, la filmo rakontas la aventurojn de juna itala nobelo en Francio kolektanta monon por la Italia revolucio kontraŭ Aŭstrio en epoko de ĥolero. La itala luktado por sendependeco kaj la ĥolera pandemio en suda Francio en 1832 estas historie realaj okazaĵoj. La filmo ricevis César-premiojn en 1996 pro la Plej Bona Kinematografio kaj pro la Plej Bona Sono, same kiel aliaj ok nomumoj al César nome pro la Plej Bonaj Filmo, Kostumdesegnado, Aktorino, Reĝisoro, Eldonado, Muziko, Produktordesegnado, kaj Plej Promesplena Aktorino.

Intrigo

Angelo Pardi, juna itala aristokrato 25-jarĝa, kolonelo de husaroj kaj de karbonaria ideologio, devis fuĝi el sia denaska Piemonto, post la konkero fare de Aŭstrio kaj sia partopreno en revoluciaj komplotoj, same kiel aliaj opoziciantoj. Nomboj el tiuj venis en Provencon.

En 1832, instalita en Aix-en-Provence, li diskretemas ĝis grupeto de kvar aŭstriaj agentoj venas serĉante lin kun intenco murdi lin. Li refŭgas ĉevalrajde laŭ vojoj en momento kiam eksplodas epidemio de ĥolero. Li klopodas por retrovi Giuseppe, sia amiko kaj preskaŭfrato. Li alvenas al Manosque, tiam terurigita pro la epidemio. Akuzita je venenigo de la fontoj, li devis rifuĝiĝi sur la tegmentoj de la urbo por savi sian vivon. Dum hazardo de unu el tiuj altaĵaj ekspedicioj, li trafas en ŝia hejmo junan nobelulinon, la markizo Pauline de Théus, kiu gastigas lin sentime al la kontaĝo.

Devigitaj de la cirkonstancoj de fuĝo el la urbo en kvaranteno, ili klopodas trairi la barierojn de la armeo. Li volas reveni en Italion kaj ŝi volas alveni al sia bieno, kastelo norde de Gap, kie eble estas ŝia edzo Laurent. Ili kune vojaĝas kaj konstatas kiel la situacio aperigas la plej malbonan kaj la plej bonan de preteraj individuoj: perfidoj, batadoj, memoferoj, ktp., estas la kontraŭaj facetoj de provinco damaĝegita per la mortiga epidemio…

Geaktoraro kaj roluloj

  • Juliette Binoche: Pauline de Théus, markizino
  • Olivier Martinez: Kolonelo Angelo Pardi
  • Claudio Amendola: Maggionari
  • Isabelle Carré: dommastrino
  • François Cluzet: kuracisto
  • Jean Yanne: vagvendisto
  • Pierre Arditi: M. Peyrolle
  • Christiane Cohendy: Mme Peyrolle
  • Tony Lemiere: Adrien Peyrolle
  • Gérard Depardieu: komisaro de polico de Manosque
  • Carlo Cecchi: Giuseppe

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.