Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Pouliguen (stacidomo). |
Le Pouliguen | |||
komunumo | |||
Haveno kaj promenadejo sur la granda salejkanalo de Pouliguen | |||
|
|||
komunumo en Francio | |||
---|---|---|---|
Regno | Francio | ||
Regiono | Pays de la Loire | ||
Departemento | Loire-Atlantique | ||
Kantono | Le Croisic | ||
Arondismento | Saint-Nazaire | ||
Interkomunumo | "Communauté d'agglomération Cap Atlantique" | ||
Situo | Le Pouliguen | ||
- koordinatoj | 47° 16′ 40″ N 02° 25′ 45″ U / 47.27778 °N, 2.42917 °U (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 23 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 0 m s. m. | ||
Areo | 4,39 km² (439 ha) | ||
Loĝantaro | (2010[1]) | ||
Dato | 2008-2014 | ||
Urbestro | Yves Lainé | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 44510 | ||
INSEE | 44135 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Le Pouliguen | |||
Retpaĝo: Retpaĝoj de la urbodomo | |||
Le Pouliguen estas franca komunumo, situanta en la departemento Loire-Atlantique en la regiono Luarlandoj.
Le Pouliguen estas banurbo ĉe la Ambordo (franclingve "Côte d'Amour") fama pro sia fiŝkapta kaj plezura haveno. Ĝi enhavis 4 979 loĝantoj en 2010, sed la somera enloĝantaro povas atingi ĉirkaŭ 40 000[2] loĝantojn.
Kun Batz-sur-Mer, Le Pouliguen estas la loko de departemento Loire-Atlantique, kie la bretona lingvo malaperis plej malfrue. En iuj vilaĝoj de Le Pouliguen, oni ankoraŭ parolis la bretonan lingvon fine de la 19-a jc.
Toponimio
La nomo Le Pouliguen venas de la bretona lingvo Ar Poulgwenn (Ar Poulig'gwenn en Vannes-a bretona lingvo) : « la Eta blanka Anso » (franclingve "La Petite Anse Blanche").
Geografio
Situo
Le Pouliguen situas ĉe la marbordo de la departemento Loire-Atlantique, oriente de la duoninsulo de Le Croisic, je dekkvino da kilimetroj okcidente de Saint-Nazaire.
La najbaraj komunumoj estas Batz-sur-Mer, Guérande kaj La Baule-Escoublac.
Fizika geografio
Le Pouliguen estas borderita :
- okcidente, per la komunumo Batz-sur-Mer ;
- norde, per la salmarĉoj de Guérande dependantaj de la komunumo Guérande ;
- oriente, per la salejkanalo de Le Pouliguen, kiu ligas la salmarĉojn al Atlantiko, estas la limo kun la komunumo La Baule kaj ŝirmas la havenon de la du urboj ;
- sude, per la marbordo, dividita en du partoj per la pinto de Penchâteau :
- la orienta parto frontas al la golfeto de Le Pouliguen, konsistanta el la « plaĝo de Nau », kiu plilongigas la « plaĝon Benoît » en La Baule transe de la salejkanalo laŭ preskaŭ 400 metroj kun sama strukturo (tre larĝa flusejo). Poste komenciĝas sinsekvo de rokaj klifoj kaj kelkaj izolaj plaĝetoj laŭ proksimume 1,5 km ĝis la pinto.
- la okcidenta parto de la pinto, komenciĝo de la Sovaĝa Bordo de la Duoninsulo de Guérande, tie nomata La Granda Bordo, kun ankaŭ tie, rokaj klifoj kaj kelkaj plaĝoj ; oni atingas la teritorion de Batz-sur-Mer je 2,5 km de la pinto je la nivelo de la golfeto de Scall.
La altecoj estas etaj : ekster la marbordo, estas 3 ĝis 4 metroj laŭ la marĉoj kaj 10 ĝis 13 metroj laŭ la suda bordo ; la kulmina punkto estas 18 metrojn alta (direkte al la kalvario kaj la akvoturo). La reliefo estas malmulte onda.
Historio
La nuna teritorio de Le Pouliguen estis origine ligita al la paroĥo, poste al la komunumo Batz-sur-Mer. Sendependa paroĥo estis kreita en Le Pouliguen en 1820 ; en 1854, la komunumo estis kreita kunigante la vilaĝojn Le Pouliguen (la haveno) kaj Penchâteau.
La pinto de Penchâteau estis tre okupita dum la protohistoria epoko : oni retrovis la spurojn de kvar linioj de remparoj, kiujn oni povis datumi[3] sufiĉe precize : ĉirkaŭ 450 a.K. Laŭ hipotezo, tiu fuorto apartenis al defenda sistemo de la ne certe lokigita urbo Corbilo.
Antaŭ la 19-a jc, la haveno de Le Pouliguen estis aktiva precipe por fiŝkaptado kaj saltransporto al la riverego Luaro aŭ al norda Eŭropo. Pri tio atestas la domoj de fiŝkaptistoj, de ŝippôsedantoj kaj de salmarĉistoj en la centro.
La 19-a jc estas markita per la kreado en la 1830-aj jaroj de la enladigejoj de la fratoj Benoît, industriistoj venintaj de la departemento Jura.
Sed la ĉefa disvolviĝo estis ligita al la banturismo, ekde la mezo de la jarcento, sub tre eliteca formo, kaj ankoraŭ pli ekde la alveno de la fervojo : la malfermo de la linio Saint-Nazaire-Le Croisic okazis en 1879. En la 1880-aj jaroj, la domaro de la okcidenta plaĝo de La Baule estis decidita de Jules Benoît, de tio la nuna nomo plaĝo Benoît, tiam, ĝi ankoraŭ estis nomata Granda plaĝo de Le Pouliguen kaj ŝiplinio estis kreita tra la salejkanalo ekde 1884.
Fine de la dua mondmilito, pro la Poŝo de Saint-Nazaire, la germana okupo plu daŭris en Le Pouliguen same kiel sur ĉiuj najbaraj urboj dum 9 monatoj (de aŭgusto 1944 ĝis la 11-a de majo 1945), la efektiva kapitulaco de la poŝo okazis nur 3 tagojn post la kapitulaco de Germanio.
Ĝemeliĝoj
- Llantwit Major, Kimrio en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Kisslegg en Germanio
Kulturo kaj heredaĵo
Lokoj kaj monumentoj
Natura heredaĵo
Krom ĝiaj fajnsabla plaĝo (plaĝo de Nau) kaj arbaro, kiuj estas inter la plej gravaj atutoj de Le Pouliguen, estas roka bordo kun multaj krekoj kaj grotoj, kiuj malkovriĝas je malalta tajdo.
Historia heredaĵo
- Protohistoriaj restaĵoj de Penchâteau ;
- Kapelo de Penchâteau, sola registrita historia monumento, datas de la 15-a jc pro sia malnova parto. Ĝi enhavas sufiĉe malnovaj statuojn kaj bareliefojn ;
- Kruco de Penchâteau, antaŭ la kapelo de Penchâteau ;
- Stacidomo de Le Pouliguen, konstruita en 1879 laŭ modelo, kiu vidiĝas ankaŭ en Pornichet kaj en Le Croisic.
Simboloj
Heraldiko
Moto
La moto de le Pouliguen estas Duc In Altum.
Logotipo
maldekstra Logo de Le Pouliguen.
Loka vivo
- Sportoj
Famuloj ligitaj al la komunumo
- Luglien de Jouenne d'Esgrigny (1806-1888), beletristo, urbestro, kreinto de la plaĝo, verkis en la revuo Mélanges occitaniques.
- La fratoj Peyron, francaj navigistoj : Bruno Peyron, naskiĝinta en la 10-a de novembro 1955, Loïck Peyron, naskiĝinta en la 1-a de decembro 1959[4] kaj Stéphane Peyron, naskiĝinta en la 1-a de decembro 1960, originis en Le Pouliguen.
Fontoj
Notoj
Referencoj
- ↑ http://www.insee.fr/fr/ppp/bases-de-donnees/recensement/populations-legales/commune.asp?annee=2010&depcom=44049
- ↑ le Pouliguen mag n°10, paĝo 7. Arkivita el la originalo je 2013-07-18. Alirita 2013-05-30.
- ↑ Fabrice Abbad, dir., La Loire-Atlantique des origines à nos jours, eldoninto Bordessoules, Saint-Jean-d'Angély, 1984, paĝo 64.
- ↑ Loïck Peyron, retour aŭ sources.
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Loire-Atlantique (coll. Le Patrimoine des communes de France), Flohic éditions, Charenton-le-Pont, (Le Pouliguen : volumo 1, paĝoj 352-357).
- Renée Guillemin, Gérard Locu (professeur agrégé de l'Université) : Le Pouliguen, port et ville. Édition des Paludiers. La Baule 1981. 98 paĝoj.
Vidu ankaŭ
- Komunumoj de Loire-Atlantique
- La Baule - Duoninsulo de Guérande
- Ambordo (franclingve "Côte d'Amour")
- Le Pouliguen (stacidomo)