Le Passager de l'été
filmo
Kina aperdato 2006
Ĝenro komedia dramo
Reĝisoro(j) Florence Moncorgé-Gabin
Rolantoj Catherine Frot  François Berléand  Grégori Dérangère  Isabelle Sadoyan  Jacques Boudet  Jacques Spiesser  Jean-Paul Moncorgé-Gabin  Laura Smet  Luc Thuillier  Mathilde Seigner  Samuel Le Bihan
IMDb

Le Passager de l'été (Somera pasaĝero) estas franca filmo de Florence Moncorgé-Gabin, aperinta en 2006.

Temo

En 1950, en postmilita tradicia kaj kampara Normandio de Cotentin, dum multaj viroj mortis dum bataloj aŭ malaperis, lasante vidvinojn kaj orfojn solaj en laborema kaj kruda mondo, Joseph, parttempa juna agrikulturisto iras de bieno al bieno por dungiĝi. Li trovas laboron en la familia biendomo de Monique, kiu restinte sen novaĵoj de sia edzo depost la milito, malfacile mastrumas la bienon sola kaj vivas inter virinoj kun sia bopatrino vidvino kaj sia filino ankoraŭ fraŭlino, instruistino en la vilaĝo.

Rapide, la juna kaj aminda Joseph dissemas perturbon de sentimentoj kaj deziroj en la farmo kaj vilaĝo ĉe tiuj solecaj virinoj, izolitaj en profunda kampara vivo, kies unuopajn vivojn li profunde markas.

Teĥnikaĵoj

  • Titolo: Le Passager de l'été
  • Reĝisoro: Florence Moncorgé-Gabin
  • Produktoroj: Alain Terzian kaj Christine Gozlan
  • Scenaro: Florence Moncorgé-Gabin kaj Pierre Granier-Deferre
  • Produktaj firmaoj: Alter Films, Thelma Films, StudioCanal, France3 Cinéma
  • Komponisto: Jean-Claude Petit
  • Inspektoro: Stéphan Guillemet
  • Foto: Jean-François Robin
  • Kostumoj: Catherine Bouchard, Laurence Esnault
  • Muntado: Richard Marizy
  • Dekoroj: Pascal Chatton
  • Produkto: Claude Parnet
  • Distribuo: Mars Distribution France
  • Ĝenro: Sentimenta komedio
  • Daŭro: 1 horo 37 minutoj
  • Aperdato: 7-a de junio 2006

Rolularo

  • Catherine Frot: Monique
  • Laura Smet: Jeanne
  • Grégori Derangère: Joseph
  • François Berléand: Maurice Lecouvey (urbestro)
  • Mathilde Seigner: Angèle
  • Jean-Paul Moncorgé-Gabin (nepo de Jean Gabin): Paulo, juna
  • Isabelle Sadoyan: Prudence
  • Samuel Le Bihan : Pierre
  • Jacques Spiesser: Paulo, plenkreska
  • Luc Thuillier

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.