Distrikto Le Locle
Blazono de la distrikto Le Locle
Lago de Taillères, La Brevine
Mapo de la distrikto Le Locle
Distriktoj de Kantono Neŭŝatelo
Kantono Neŭŝatelo
ĈeflokoLe Locle
Koordinatoj 47° 3′ N  44′ O / 47.050 °N, 6.733 °O / 47.050; 6.733 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ N  44′ O / 47.050 °N, 6.733 °O / 47.050; 6.733 (mapo)
Areo137,85 km²
Loĝantardenseco102,3 loĝantoj/km²
Federacia Kodo2403

La distrikto Le Locle estas administra unuo de Kantono Neŭŝatelo. Ĝi havis 14099 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Le Locle.

Geografio

La distrikto Le Locle situas en la Ĵurasa Montaro en nordokcidento de la kantono. Ĝi etendiĝas de la rivero Doubs, kiu formas la limon al francio en nordokcidento ĝis al la kresto de la sudorienta ĉeno de la Ĵuraso en sudoriento. Tute en okcidento de la distrikto situas la vilaĝo La Brevine kun la Lago de Taillères, kiu estas konata kiel la plej malvarma loko de Svislando. La temperaturoj vintre regule falas sub malpli ol 40 minusaj gradoj.

Komunumoj de la distrikto Le Locle

La distrikto Le Locle konsistas (stato en 2010) el 7 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Le Locle estas la plej granda. Jen la listo:[1]

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Brot-Plamboz Brot-Plamboz25416.036433
La Brévine La Brévine65541.826432
La Chaux-du-Milieu La Chaux-du-Milieu46417.286435
Le Cerneux-Péquignot Le Cerneux-Péquignot32415.676434
Le Locle Le Locle1004923.146436
Les Brenets Les Brenets108911.536431
Les Ponts-de-Martel Les Ponts-de-Martel126418.236437
Totale 714099137,85 2403

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.