Havro | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
| |||||
komunumo en Francio • havenurbo • urbego | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Normandio | ||||
Departemento | Seine-Maritime | ||||
Arondismento | Le Havre | ||||
Kantono | Le Havre-1 ĝis -6 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 76351 [+] | ||||
Poŝtkodo | 76600 • 76610 • 76620 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 166 058 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 537 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 30′ N, 0° 6′ O (mapo)49.4941666666670.10805555555555Koordinatoj: 49° 30′ N, 0° 6′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 46,95 km² (4 695 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Le Havre [+] | |||||
Havro, france Le Havre [le avr], estas komunumo de Francio kaj unu el la precipaj komercaj havenoj de la lando. Ĝi situas en la departemento Seine-Maritime - jen france, prononco [sɛn maʁitim] aŭskulti, borde de la Manika Markolo - kaj en la regiono Normandio (france Normandie [normãdi]). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 166 058 loĝantoj sur areo de 46,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 537 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas la centro de la samnoma arondismento Le Havre kaj de la kantonoj Le Havre-1 ĝis -6.
La teritorio havas komunan limon kun Harfleur, Fontaine-la-Mallet, Gonfreville-l'Orcher, Montivilliers, Octeville-sur-Mer kaj Sainte-Adresse.
Ĝi kuŝas surborde de Seine-rivera enfluejo. Ĝia nomo origine estis "Le Hâvre de Grâce" (la Dikompata ŝirmejo). Fondis ĝin en jaro 1517 reĝo Francisko la 1-a de Francio, cele anstataŭigi Honfleur-on kaj Harfleur-on.
La urbo estis tute detruita fine de la Dua Mondmilito kaj rekonstruita tute laŭ la moderna stilo (iom sobrega) de la jaroj 1950. Ĝi ankaŭ posedas katedralon laŭ tiu stilo.
Ĝi estas urbo kie Emile Gasse loĝis.
Edukado
Naskitoj de la urbo
- Madeleine de Scudéry (1607-1701),
- Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre (1737-1814), verkisto
- Charles-Alexandre Lesueur (1778-1846), esploristo
- Raoul Dufy (1877-1953) (pentristo)
- Julio Durando (1880-1926) sindikatisto
- René Coty (1882-1962), Prezidento de la franca respubliko (1954-1959)
- Arthur Honegger (1892-1955), komponisto
- Jean Dubuffet (1901-1985), artisto
- Raymond Queneau (1903-1976), poeto kaj enciklopediisto.