Le Grand-Saconnex
Blazono de XXX
Blazono de XXX
Aŭtosalono de Ĝenevo en Palexpo en Le Grand-Saconex
komunumo en Svislando urbo en Svislando limurbo komunumo en Francio
Kantono Ĝenevo
Distrikto(Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj 46° 14′ 0″ N  8′ 0″ O / 46.23333 °N, 6.13333 °O / 46.23333; 6.13333 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 0″ N  8′ 0″ O / 46.23333 °N, 6.13333 °O / 46.23333; 6.13333 (mapo)
Nombro de loĝantoj10783
Areo4,38 km²
Alteco445 m super marnivelo
Poŝtkodo1218
Komunumkodo6623
Mapo de XXX

Le Grand-Saconnex estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 12 162 loĝantoj sur areo de 4,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 777 loĝantoj/km².

Geografio

La urbo Le Grand-Saconnex situas norde de la kantona ĉefurbo Ĝenevo. Sur la teritorio de la urbo troviĝas parto de la Flughaveno Ĝenevo kaj la ekspoziciejo Palexpo, kie inter aliaj ekspozicioj okazas ĉiujare la Aŭtosalono de Ĝenevo.

Najbaraj komunumoj

La urbo limas en nordo al Ferney-Voltaire (Francio), en oriento al Bellevue kaj Pregny-Chambésy, en sudo al Ĝenevo kaj Vernier, kaj en okcidento al Meyrin.

Trafiko

Le Grand-Saconnex kune kun la najbara urbo Meyrin lokigas la interkontinentan Flughavenon Ĝenevo, kiu disponas pri interurba stacidomo kun rektaj trajnkonektoj al Ĝenevo, Laŭzano, Berno, Bazelo, Zuriko kaj aliaj urboj. La urbo ankaŭ estas konektita al la loka bus- kaj tramreto de Ĝenevo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Le Grand-Saconnex datiĝas el la jaro 1128 kiel Saconai. En la jaro 2006 Le Grand-Saconnex atingis kun 10000 loĝantoj la grandeco de urbo.

Ĝemelurbo

Ĝemelurbo de Le Grand-Saconnex estas Carantec en Francio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.