Le Grand-Bourg | |
---|---|
| |
komunumo en Francio | |
| |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Le Grand-Bourg (ĉefurbo) |
INSEE kodo | 23095 [+] |
Poŝtkodo | 23240 |
Kodo laŭ INSEE | 23095 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ino Mireille Ricard 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 244 (1 999) |
Loĝdenso | 16 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°09′39″N 1°38′43″O / 46.16083°N, 1.64528°O (mapo) Koordinatoj: 46°09′39″N 1°38′43″O / 46.16083°N, 1.64528°O (mapo) |
Alto | 344 m - 497 m |
Areo | 78,91 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Le Grand-Bourg [+] | |
Le Grand-Bourg estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1244 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Ĝi estas etapo de la Jakoba Vojo el Bourges.
Geografio
Le Grand-Bourg etendiĝas sur 78,91 km², kaj havis 1244 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 16 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Le Grand-Bourg situas je alteco de 497 metroj.
Historio
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Le Grand-Bourg apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Mireille Ricard, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Monumentoj
La preĝejo Dipatrino de Le Grand-Bourg estas unu el la malmultaj gotikstilaj religiaj konstruaĵoj en la departemento Creuse. Ĝi havas navon de la 12-a jarcento.
Administrado
Le Grand-Bourg estas la ĉefurbo de la kantono de Le Grand-Bourg. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.