Chancy
Blazono de Chancy
Ponto de Chancy
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto(Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj 46° 9′ 0″ N  58′ 0″ O / 46.15000 °N, 5.96667 °O / 46.15000; 5.96667 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 0″ N  58′ 0″ O / 46.15000 °N, 5.96667 °O / 46.15000; 5.96667 (mapo)
Nombro de loĝantoj1121
Areo5,37 km²
Alteco360 m super marnivelo
Poŝtkodo1284
Komunumkodo6611
Mapo de Chancy

Chancy estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 1 686 loĝantoj sur areo de 5,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 315 loĝantoj/km².

Geografio

Chancy estas la plej okcidenta komunumo de Svislando. Ĝi situas ĉe la sudorienta bordo de Rodano, kiu formas ĉe Chancy la limon inter Francio kaj Svislando. Tra la komunumo fluas la rivereto Laire, kiu alfluas en la vilaĝo al Rodano. La komunumo apartenas al la regiono de la Ĝeneva Ĉampanio. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Chancy mem Passeiry kaj Le Cannelet. Supre de la ponto situas la riverakvoelektrejo Chancy-Pougny.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,37 km², de kiuj 32,6% estas kovritaj de arbaro, 52,1% servas por agrikulturo kaj 10,10% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Chancy limas en nordo al Avully, en nordoriento al Avusy, en sudoriento Viry (Francio), en sudo al Valleiry (Francio), en sudokcidento al Vulbens (Francio), en okcidento al Pougny (Francio), kaj en nordokcidento al Challex (Francio).

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Ĝenevo al Liono, kiu traversas apud Chancy Rodanon per impona ponto. La stacidomo de Chancy ĉe la trajnlino de la Francaj Fervojoj de Ĝenevo al Liono situas sur franca teritorio aliflanke de Rodano.

Historio

La unua dokumenta mencio de Chancy datiĝas el la jaro 1240 kiel Chancie.[1]

Jam dum mezepoko la Grafoj de Ĝenevo posedis rajtojn en Chancy. Ek de la jaro 1536 la suvereneco pri Chancy apartenas al la urbo Ĝenevo, kaj ĝi akceptis la reformacion. Chancy estis strategie grava loko pro la transirejo tra Rodano. Ĝis la malfermo de la unua ponto enla jaro 1424 en Chancy funkciis pramo. Post la malkonstruo de la ponto en la jaro 1589 ĝis ties novkonstruo en la jaro 1874 denove ekzistis pramo.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.