Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Bémont JU (stacidomo). |
Le Bémont | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Franches-Montagnes |
Koordinatoj | 47° 15′ 55″ N 7° 0′ 50″ O / 47.26528 °N, 7.01389 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 55″ N 7° 0′ 50″ O / 47.26528 °N, 7.01389 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 326 |
Areo | 11,64 km² |
Alteco | 982 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2877 |
Komunumkodo | 6741 |
Le Bémont estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 326 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Le Bémont situas oriente de la distriktĉefloko Saignelégier. La vilaĝa kerno troviĝas sur sudodeklivo norde de la altebenaĵo de la Liberaj Montoj. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝetoj La Bosse, Les Communances, Les Cufattes, Sous-le-Bémont kaj Les Rouges-Terres.
Najbaraj komunumoj
Le Bémont limas en nordo al Les Enfers, en oriento al Montfaucon, en sudo al Tramelan (BE), kaj en okcidento al la distriktĉefloko Saignelégier.
Trafiko
La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Saignelégier al Glovelier. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de La Chaux-de-Fonds al Delemonto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Le Bémont datiĝas el la jaro 1330 kiel Le Belmont.[1]
Dum mezepoko Le Bémont apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Le Bémont apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis Le Bémont al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Le Bémont apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Bildoj
- Trajno de la Ĵurasaj Fervojoj en Le Bémont
- Gastejo apud la kantona ĉefvojo n-ro 18
- Les Rouges-Terres
- Vilaĝeniro de Le Bémont