La Leĝo de Reveno (hebree חוק השבות, ĥok ha-ŝvut) estas leĝo en la ŝtato Israelo. La leĝo permesas al ĉiuj judoj de la mondo, iliaj filoj, iliaj nepoj kaj iliaj ge-edzoj, plenrajte loĝi en Israelo kaj akiri la civitanecon.
La leĝo estis aprobita la 5-an de julio 1950 de la Knesset, la Israela parlamento, kiel unua leĝo post la fondo de la ŝtato Israelo en 1948. Ĝi konkordas kun la ĉefa celo de la cionisma movado, alivorte krei ŝtaton por ĉiuj judoj de la mondo, kie ili povus vivi liberaj de persekuto. Laŭ la leĝo, ĉiu ajn kiu havas almenaŭ unu judan ge-avon raitas migri al Israelo (krom se ili rekte konvertiĝis al alia religio). Tamen, laŭ judaj religiaj leĝoj, nur homoj kun juda patrino estas konsiderataj judoj. Origine, nur tiaj homoj raitis migri al Israelo, sed en 1970, oni plivastigis la leĝon por inkluzivi homojn kun juda ge-avo. Unu interpreto de tiu ŝanĝo estas ke la nazioj persekutis iun ajn kiu havis judan ge-avon, kaj do oni volis permesi al iu ajn kiu povus esti persekutita kiel judo migri al Israelo. Alia interpreto estas ke la israela registaro volis permesi al pli da homojn migri al Israelo por certiĝi ke la araboj (inkluzive de kaj la israelanaj, kaj la palestinanoj de la okupaciataj teritorioj) ĉiam restus sufiĉe malgranda minoritato de la enloĝantaro.
De 1950 ĝis nun, kelkaj milionoj da judoj migris al Israelo danke al ĉi tiu leĝo, ĉefe de Orient-Eŭropo, la Mezoriento kaj la eksa Sovetunio. Kelkaj iris pro ideologiaj aŭ religiaj kialoj, sed la plej multo iris por eskapi de malriĉeco aŭ persekutado. Nuntempe, laŭ israelaj statistikoj, 68% da israelaj judoj naskiĝis en Israelo mem, dum la aliaj enmigris. Inter tiuj kiuj naskiĝis en Israelo, preskaŭ ĉiuj havas gepatroj aŭ ge-avoj kiuj naskiĝis eksterlande.
La Palestinanoj kaj iliaj subtenantoj tra la mondo ofte acertas ke la Leĝo de Reveno estas diskriminacia, ĉar ĝi permesas nur al judoj migri al Israelo kiam ajn ili volas. Ili ankaŭ komparas la leĝon kun la fakto ke la Palestinanoj kiuj devis eskapi aŭ estis forpelitaj de Israelo antaŭ jardekoj, kaj iliaj filoj kaj nepoj, neniam havis la raiton "reveni" al Israelo (vidu la Nakba).
Israelanoj ofte neas ke la Leĝo de Reveno estas diskriminacia, atentigante ĝi ne estas la nura maniero akiri Israela civitaneco. Homoj kiuj ne estas judoj tamen, almenaŭ teorie, rajtas loĝi en Israelo, kaj ili povas akiri la loĝ-permeson, kaj finfine la civitanecon, kun la sama (mal)facileco kiel oni povus en aliaj demokratiaj landoj . Kelk-foje, defendantoj de la Leĝo de Reveno citas la Internacia interkunsento pri la forigo de ĉiuj formoj da raca diskriminacio (en), aprobita de la Unuiĝintaj Nacioj en 2005. Laŭ ĝi, oni rajtas doni al unu grupo prefera traktado por rektigi pasintaj diskriminacioj.
Ene de Israelo, dauras debaton pri la Leĝo de Reveno. Malplimulto da homoj volas forigi ĝin, ĉar ili argumentas ke ĝi ne plu estas necesa kaj ĝi ne estas tauga por liberala demokratio. Aliaj homoj volas ŝanĝi ĝin. Ekzistas aparta kontroversio pri la fakto ke homoj kiuj konvertiĝas al judismo estas enkluzivataj en la leĝo de reveno. La kontroversio estas pri la fakto ke estas la Ĉefa Rabena Korto de Israelo kiu decidas se konvertiĝoj faritaj eksterlande validas aŭ ne. La israelaj rabenaj autoritatoj estas ortodoksaj, kaj ili ofte ne akceptas konvertiĝoj al la konservemaj aŭ reformismaj movadoj de Judismo.