La Leĝo de Lenz [lenc] estas uzebla por difini la direkton de induktita tensio, estiĝinta dum elektromagneta indukto.
Leĝo de Lenz: direkto de la induktita tensio estas tia, ke ĝi klopodas malfortigi la originan (dekstra-fluan) magnetan kampon per kurento, kiu estas estigita de la induktita tensio. Tiel la produktita indukto oponiĝas al la kialoj de tiu indukto.
Bona ekzemplo por la Lenz-leĝo estas la dinamo de la biciklo. Se oni alpremas la dinamon al la rado, sed ne enŝaltas lampojn de la biciklo, tiam necesas nur malmulte da plia laboro pro la froto. Se oni enŝaltas lampon, necesas signife pli da laboro. Tio montras, ke la kurento estigata per la dinamo produktas efikon, kiu kontraŭas ĝian kaŭzon.
La leĝon rekonis la german-estona fizikisto Heinrich Lenz en 1834.