Lazuro estas la heraldika bluo, unu koloro el la grupo de la farboj.
- Oni ĝin bildigas per horizontalaj haĉoj, kiam koloroj ne disponeblas.
Kvankam lazuro elvokas la ĉielan bluo, sur la blazonoj ĝi estas intensa koloro, same kiel la aliaj farboj (gorĝo, sablo, sinoplo), por bone kontrasti kun la helaj koloroj de la metaloj (oro kaj arĝento).
- Ĝi estas tre uzata, ĉefe en la anglo-normanda zono.
Vidu ankaŭ
- en geografio la nocion Bordo Lazura en Suda Francio, kaj
- en biologio multajn adjektivajn konkretigojn de planto- kaj bestonomoj, ekzemple lazura paruo, lazura muŝkaptulo, lazura garolo, lazura parulio, lazura alciono aŭ la sudamerika lazura rano dendrobates azureus.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.