Lazarus-efiko aŭ Lazara taksono estas la re-malkovro de de bestospecioj, kiuj estis taksitaj kiel formortintaj. La nocio estas prenita el la biblia evento de re-vivigo de Lazaro el Betania fare de Jesuo Kristo.

Ekzemploj pri bestoj

  • fela foko de Juan Fernández (Arctocephalus philippii): 1824 deklarita je formortinta, 1965 re-malkovrita.
  • Galapaga fela foko (Arctocephalus galapagoensis): deklarita je formortinta en la 19-a jarcento, 1932 re-malkovrita.
  • Gvadalupa fela foko (Arctocephalus townsendi): 1894 deklarita je formortinta, 1949 re-malkovrita.
  • Antarkta fela foko (Arctocephalus gazella): en la 1830-aj jaroj deklarita je formortinta, en la 1930-aj jaroj re-malkovrita.
  • eburbeka pego (Campephilus principalis): lastfoje vidata en 1944, deklarita je formortinta en 1996, en 2004 eble deonove vidata, ekspedici startis en 2005, sed ne povis pruvi ties ekziston
  • Papago de Fuerte (Hapalopsittaca fuertesi): lastfoje vidata en 1911, en 2003 re-malkovrita.
  • Pipra villasboasi: lastfoje vidata en 1957, en 2002 re-malkovrita.
  • Giganta testudo de Arnold (Dipsochelys arnoldi): deklarita je formortinta en 1840, en 1996 re-malkovrita, sed temas ne pri nova, aparta specio, sed pri la giganta testudo de Aldabra [1].
  • Sejŝela giganta testudo (Dipsochelys hololissa): deklarita je formortinta en 1840, en 1996 re-malkovrita.
  • Dominga solenodono (Solenodon paradoxus): unufoje priskribita en 1833, baldaŭ ne plu trovebla, en 1907 re-malkovrita.
  • Barkudia foslacerto, skinko (?) (Barkudia insularisis): deklarita je formortinta en 1917, en 2003 re-malkovrita. (skinkedoj)
  • posumo de Leadbeater (Gymnobelideus leadbeateri): deklarita je formortinta en 1909, re-malkovrita en 1961. (posumo)
  • ruĝabrusta herbopapago (Neophema splendida): en 1931 re-malkovrita.
  • eduarda fazano (Lophura edwardsi): oni ne vidis ĝin inter 1923 kaj 1996.
  • Bavara etorela muso (Microtus bavaricus): deklarita je formortinta en la 1960-aj jaroj, en 2000 re-malkovrita.
  • novzelanda hidrobato (Oceanites maorianus): ĉar ekzistis nur tri ekzempleroj en la 19-a jarcento, oni deklaris ĝin formortinta, do en 2003 re-malkovrita.
  • longkrura silvio (Megalurulus rufus): deklarita je formortinta ekde 1894, en 2003 en Fiĝioj re-malkovrita.
  • la nur en Oregono indiĝena petromizo-specio (Lampetra minima), estis taksita formortinta ekde 1958, sed re-malkovrita en la malfruaj 1990-aj jaroj.
  • Gulella thomasseti, serpentospecio, indiĝena sur la Sejŝeloj, estis remalkovrita en aŭgusto de 2002.
  • Tinostoma smaragditis (angle Kauai Green Sphinx moth) estas sfingedo de Havajo, re-malkovrita en 1997.
  • Xylotoles costatus, cerambiko-specio Insulo Pitt, insulo de la Chatham-insuloj, estis deklarita je formortinta en 1996, sed re-malkovrita en 2001.
  • Dryococelus australis de la Insulo Lord Howe estis deklarita je formortinta en la 1920-aj jaroj, sed re-malkovrita en 2001 sur la najbara insulo Piramido de Ball.
  • celakantoformaj (Coelacanthiformes), fiŝordo, estis traktita formortinta ekde la kretaceo (antaŭ ĉ. 70 milionoj da jaroj), sed estis en 1938 ĉe East London (Sud-Afriko) re-malkovrita. Oni kaptis en 1998 plian specion ĉe Sulawesi.
  • takaheo (Porphyrio hochstetteri): estis traktita ekde 1898 kiel formortinta specio, sed re-malkovrita en 1948.
  • kanguruo de Parma (Macropus parma): oni remalkovris ĝin en 1966 sur la insulo Kawau kaj ses jarojn poste sur la aŭstrala ĉeflando.
  • ĉaka pekario (Catagonus wagneri): estis longtempe konata el fosilioj, sed oni trovis ĝin en 1974 [2].
  • Madagaskara serpentaglo (Eutriorchis astur): lastfoje vidata en 1930, re-malkovrita en 1990.
  • laosa rokrato, konita nur el fisolio, antaŭ remalkovro en 2005.
  • Bornea dolĉakva ŝarko (Glyphis sp. B): unuafoje kaptita en fino de la 19-a jarcento (sed ne priskribita oficiale) kaj estis traktita formortinta ĝis 1997.
  • Bornea ŝarko (Carcharhinus borneensis), oni konis nur 5 ekzemplerojn inter 1937 kaj 2007.
  • unukolora korvo (longtempe oni konis nur du muzeajn ekzemplerojn el la 19-a jarcento, oni remalkovris ĝin en 2007 sur Peleng).
  • lacertoj de la Kanarioj:
    • granda lacerto de La Palma (Gallotia auaritae)
    • granda lacerto de La Gomera (Gallotia bravoana)
    • Tenerifa granda lacerto (Gallotia intermedia)
    • granda lacerto de El Hierro (Gallotia simonyi)
    • granda lacerto de Granda Kanario (Gallotia stehlini)
  • Antigva svelta kolubro
  • Java rinocero (subspecio Rhinoceros sondaicus annamiticus en Vjetnamo)
  • igvano de Utila, sur karibika insulo Utila
  • Junana skatola testudo (?), vidite en 1906 aŭ 1940 lastfoje antaŭ remalkovro en 2004, konfirmita en 2007
  • malgranda orelstrigo de Flores (longtempe estis konata nur tri muzeaj ekzempleroj, remalkvorita en 1994).
  • Stygichthys typhlops, brazila blinda salmo, longtempe konata nur laŭ holotipo el 1962, remalkovrita en 2004.
  • Pseudogobiopsis tigrellus, tigra gobio, nenia ekzistosigno de 1939 ĝis 2000.
  • ruĝkapa muŝo Thyreophora cynophila, ekde 1850 ĝi estis traktita kiel formortinta specio en Mez-Eŭropo, remalkvorita en 2009 en Hispanio
  • turdo de Príncipe, oni ne vidis ĝin de la 1920-aj jaroj ĝis 1997.
  • Discoglossus nigriventer), oni ne vidis ĝin de 1955 ĝis 2011

Ekzemploj pri plantoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.